straton, oni facile povas faleti, falpuŝiĝi. Dio donu, ke nenio malbona okazu al Ĝojo, antaŭ ol mi havos la rajton ŝin nomi edzino!
Fine li decidis iri al la hospitalo. Tie oni povas ĉiam okupi sin per la “eksteraj pacientoj.” Reveninte hejmen ĉirkaŭ la tria horo, li sentis sin pli normala pro la okupiĝo kun aliaj, kaj, kantante rekantaĵon, li levis la korespondaĵon kuŝantan sur la vestibla tablo.
La unua koverto, kiun li malfermis, enhavis telegramon, kun la vortoj:—“Mi bezonas vin, la patrino malsanas. Ĝojo.”
Legante li paliĝis, kaj, ĵetinte la telegramon al la patrino, kiu ĝuste tiam venis renkonte al li en la vestiblon, li diris mallonge:
— Mi devas tuj iri al Ĝojo. Mi vokos fiakron.
— Ja iru, mia knabo—diris al li la patrino per kunsenta voĉo, leginte la malmulte da vortoj—mi sekvos vin kiel eble plej baldaŭ. Sed kuraĝiĝu, filo mia, kredeble nenio tre serioza okazis, ĉar vi mem vidis ilin ankoraŭ en la lasta vespero, ĉu ne vere?
— Tio estas vera.
Fakte, Jaĉjo la hieraŭan vesperon vespermanĝis ĉe sinjorino Ĉester kaj Ĝojo, kaj pasigis tre plezuran tempon kune kun ili. La edziniĝa vesto alvenis kelke da minutoj antaŭ ol li, kaj Lilio vestis Ĝojon per ĝi, kaj poste prezentis ŝin antaŭ Jaĉjo, por ricevi lian admiron.
Ĝojo estis ĉiam belete kaj bonguste vestita, kaj estas kompreneble, ke li vidis ŝin en multaj diversaj belaĵoj, sed neniam li antaŭe vidis ŝin konscia pri la vestoj.