Tamen en la hieraŭa vespero Ĝojo vidiĝis en neordinaraj cirkonstancoj.
Vestite per gracie falantaj volvaĵoj el mola blanka silkaĵo, kun belaj hispanaj puntoj, ŝi eniris la saloneton kun ruĝetaj vangoj duone flera, duone nekuraĝa. Tiam poste ŝi ridete paŝadis malrapide, turnante sin speciale por tio, ke Jaĉjo vidu kaj admiru la veston faritan sole por tio, ke ŝi faru honoron al li dum la edziĝaj soleno kaj festeno.
Kiel dolĉe kaj eĉ bele ŝi aspektis! Kiel forte li deziris ŝin enbrakigi! Efektive li faris rapidan paŝon antaŭen, celante tion fari, sed Lilio, antaŭvidante lian intencon, ridete intermetis sin.
Post la manĝo ili kune iris al ia halo, sur kies sojlo li devis adiaŭi ilin pro tio, ke oni ne invitis sinjorojn. La amikinoj de Ĝojo aranĝis regalon je ŝia honoro, ĉe kiu ĉiu partoprenantino devis donaci ian tolaĵon por la domo de la edziniĝonto.
Kio do povis okazi de tiam por suferigi sinjorinon Ĉester? Almenaŭ Ĝojo mem fartis bone. Je kioma horo oni sendis la telegramon? Tion li ne sciis, ĉar, leginte ĝin, li ne rimarkis la horon de sendo. Eble ĝi longe atendis lin, dum li estis for en la hospitalo.
Kiel malrapide ruliĝis la fiakro! Ĉu li neniam atingos La Dometon? Ĉu estus pli bone, ke li piediru?
Sed ĉiufoje, kiam liaj pensoj ree atingis tiun punkton, li detenis sin.
Fine li komencis trankviliĝi, sciante, ke li povas ankoraŭ fari nenion, kaj ke Ĝojo kredas,