Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO XXX

La krepusko, pri kiu Lilio aludis, pli kaj pli densiĝis preskaŭ ĝis nigreco. Samtempe ŝi kvazaŭ endormiĝis.

Rekonsciiĝinte, sed ankoraŭ ne malferminte la okulojn, ŝi duone aŭdis karesan tonon de iom konata voĉo diri:

— Jen, ni preskaŭ alvenis; nur kelke da paŝoj plu kaj ni eniros la landon de plena paco!

Duonkonecie Lilio sin demandis:

— Al kiu ĉi tiu parolis? Ĉu eble al mi?—sed ŝi ankoraŭ estis tro dormema, por ke ŝi solvu la demandon per simpla malfermiĝo de la okuloj.

Baldaŭ ŝi tute rekonsciiĝis, tiam, sentante sin pli forta kaj iom scivola, ŝi subite malfermis la okulojn. Mirante, ŝi rimarkis, ke la mallumo forestas, kaj ke ĉie radias hela lumo.

Ĉirkaŭrigardante, por ekscii la kaŭzon de tio kaj vidi, kie estas Ĝojo, Filipo, kaj la ceteraj amataj, ŝi ekvidis tute proksime de ŝi la anĝelon gvidanton, kiu gvidis ŝin tien ĉi. El tuta ĝi radiadis bela, rava, ŝanĝkolora lumo, farante plej belajn ĉielarkajn efektojn.

Vidante la miron de Lilio, la anĝelo gaje ridetis kaj diris:

— Mi ĵus demandis al mi, ĝis kiam vi neatentos min! Sed vi estis tro laca, por ke vi esploru la novajn ĉirkaŭaĵojn, kaj krom tio, vi mem fariĝis