Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel luma, ke mia brileco ne plu kontrastas tiel forte kun via, kaj tial vi ne tuj rimarkis ĝin.

La miro de Lilio ankoraŭ pligrandiĝis—Kiel, ĉu mi fariĝis luma? Ve! tio ne povas esti!

Ĉe tio la anĝelo ridis, kio memorigis Lilion pri la sonoj de ondiĝanta rivereto fluanta super la ŝtonoj de monta deklivo. Poste ĝi diris:

— Mi retiros min for de vi por kelka momento, por ke vi vidu, kiel sincere mi parolis.

Kaj jen, subite la anĝelo malaperis kaj la lumeco iom malpliiĝis.

Esplore rigardinte, Lilio vidis, ke ŝi estas ĉirkaŭita de granda rondo de lumo simila al perlamoto kaj devenanta senĉese kaj ritme de ŝi mem. Ekster la rondo ia krepusko troviĝis.

En la daŭro de momento ŝi ŝanceliĝis kvazaŭ pro kapturniĝo, sed tuj poste ŝi starigis sin pli firme kaj esplore rigardis sin.

Per tio ŝi komprenis, ke ŝia korpo havas la formon kaj similecon de tiu, kiun ŝi uzis sur la tero, sed ke ĝi diferencas de tiu pro tio, ke ĝi ne havas solidecon, ĉar videble ĝi estas kreita el ia viva lumaĵo.

Lilio forte ĝojis pri tio, kaj ĉe la reapero de la anĝelo, ŝi demandis:

— Kio estas la signifo de la krepusko kaj de la rondo de lumo, kiu ŝajnas deveni de mi? De kie efektive venas ĉi tiu lumo? Kie mi estas? kaj kiamaniere mi venis ĉi tien?

— Kiom da demandoj!—ridetante diris la anĝelo.—Mi penos respondi al ĉiuj, kvankam ne en la vico laŭ kiu vi faris ilin. Vi estas ĉi tie, ĉar, fininte vian de la Majstro difinitan taskon