Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la surtera edukejo, vi jam estas revenanta al via ĉiela hejmo, por tie ĝui periodon da labormeritita ripozo kaj libereco en akompano de viaj amataj, kiuj antaŭiris vin.

Ili vin atendas trans ĉi tiu pacoplena, ripoziga valo de la ombro de la morto, kiun vi ĵus eniris kaj ĉe kies enirejo troviĝas, kvazaŭ vualo, superpendanta krepusko ŝirmanta ĝin kontraŭ homa scivoleco. Baldaŭ, kiam la lastaj ligoj, kiuj ankoraŭ ligas vin kun la surtera vivo forfalos, kaj la Majstro eldiros: “Bone, vi bona kaj fidela servisto,” vi transpasos al feliĉa renkontiĝo kun viaj karuloj.

Al vi tiel same, kiel al ĉiuj, kiuj atingis ĉi tiun staton, estas permesate, rigardi en la mondon de ideoj kaj idealoj, ĉar sole per tio vi memvole dekroĉiĝos de la surtera vivo.

Nu, pri la lumo, kiu radias el vi: Tion vi ne ricevis kiel donacon, ĝi estas denature akirita de vi, per ĉiu ama penso, ĉiu peno aŭ eĉ celo al la devo. En la malproksima komenco ĝi aspektis kvazaŭ malgranda eklumeto kaj devenis de Dio, la Kreinto kaj Fonto de ĉia lumo. Tion vi ne povas kompreni, sed vi ricevos iom pli klaran ideon pri ĝi, kiam vi estos rigardinta en la mondon de la idealo. Vi tiam konstatos, ke ĉi tiu lumeco estas parteto de la Dia Esenco, “Kiu lumas al ĉiu homo venanta en la mondon.” Ĝi vibradas en la plej profunda parto de la homa naturo, kies koro ĝi estas. Kiam ĝi fariĝas tiel forta, ke ĝiaj vibroj atingas la koron de aliaj homoj kaj harmonie vibrigas ilin responde, tiam oni nomas ĝin “la amo.”