Saltu al enhavo

Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ekzistas gradoj eĉ de la amo, kiu devas pliiĝi per ĉiu reenkarniĝo ĝis tia grado, ke fine ĝi plenigos la tutan homon. Kiam oni atingis tiun staton, la pureco kaj forteco de la interna lumo ekflamiĝos kaj superregos la materian korpon, aliformante ĝin en tute luman spiritaĵon, kies brilo disfluadas nemezureblan distancon. Tia lumulo povas iri ĉien ajn laŭvole, sendepende de la fizika korpo. Lia sole ŝatata plezuro estas servi al Dio per helpado de la homaro.

Ankoraŭ nekalkuleblajn fojojn vi devos returne vizitadi la teron, antaŭ ol atingi tian perfektecon, pri kiu Jesuo aludis. Tamen iam vi ja atingos ĝin. Via nuna brileco estas montro de la grado de via estonta perfektiĝo.


Ŝajnis al Lilio, kvazaŭ ŝi staras sur unu pinto de montego, kies supro perdiĝis en brile majestan orkoloran nubaron.

Komence je la plej malsupera parto de la montego montriĝis homoj en ĉiu grado de evoluo. Ĉi tiuj estis vojaĝantaj per diversaj, apartaj vojetoj.

El ĉi tiuj unuj estis infanecaj animoj kun instinktoj sovaĝaj, bestaj, vojaĝantaj tre malrapide, tamen ĉiam progresantaj. Aliaj estis ankoraŭ ne infanecaj sed tamen junaj animoj, ĉi tiuj iradis la plej rapide kaj gaje el ĉiuj vojaĝantoj, saltante super malgrandaj nefacilaĵoj, falpuŝiĝante kontraŭ baroj, ofte sed ne grave vundiĝante. Ankoraŭ pli kaj pliaĝaj animoj estis suprengrimpantaj la montegon, ĉiu sekvanta ian idealon. Estis rimarkinde, ke ju pli alte ili grimpis, des pli