Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Demandinte ĉe la asekurejo ŝi trovis, ke ŝi neniom ricevos de tie. Oni klarigis, ke, se homo foriras el la lando, kie li asekuriĝis, ne informinte la asekuranton, tiam en la okazo de lia morto tio senrajtigas lian heredonton pri la asekurita monpago.

El Usono Lilio nur ricevis la biblion kaj poŝhorloĝon de la edzo!

Sed tio ne estis la fino de la tiamaj afliktoj. Apenaŭ pasis tri tagoj post la ricevo de la sciigoj pri la morto de la edzo, Lilio ricevis leteron adresitan al sinjoro Ĉester. Tre ĉagrena por ŝi estis tiu letero; ĉar ĝi anoncis, ke, por servi amikon, ŝia edzo subskribis sian nomon sur dua dokumento kelke da semajnoj antaŭ sia foriro el Anglujo. La “amiko” ne pagis la ŝuldon, kaj la kreditoroj postulis, ke sinjoro Ĉester pagu la sumon en dato difinita.

Lilio ne povis ne demandi sin, ĉu la edzo foriris el Britujo pro tio, ke li deziris eviti la eblan devon plenumi tiun promeson pagi.

Tamen bedaŭroj tute ne povis helpi; la sola, pripensinda afero estis, kion fari?

Kion fari? Simpla estis la demando, sed ne simpla la solvo.


Ne havante la monrimedojn pagi la ŝuldon, ŝi devis lasi, ke la kreditoroj forprenu la meblojn. Kion poste? Ŝi ne povis sin turni al la riĉaj parencoj por peti ilian helpon, ĉar ne ili faris la ŝuldon. Tamen ŝi devis priparoli la aferon kun du-tri el ili. Onklino Anna kun sia edzo bone konsilis ŝin. Ambaŭ ili kunsentis kun Lilio,