Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO IV

La servistino prizorgis la du infanojn ĝis malfrue en la posttagmezo de tiu tago; tiam Lilio eliris el sia dormoĉambro, kun pala, rigida vizaĝo, plena de sufersignoj. Alvokinte al si la malgrandan Florencon, ŝi penis klarigi al ŝi pri la morto de la patro dirante, ke la bona Dio, kiu neniam povas erari, vokis la patron, kiu nun loĝas en la plej bona loko imagebla, nomata la ĉielo; ke li ne povas veni malsupren por viziti ilin, sed iam ili—la patrino, Florenco, kaj la infaneto Filipo—iros al li, se ili estados bonaj.

Florenco tre interesiĝis, neniel malĝojis, ne povis kompreni, kial la patrino ne aspektas pli gaje, rakontante pri tiaj belaĵoj! Ŝi demandis—Kial ĉiuj ni ne povas iri en la ĉielon jam hodiaŭ?

Peni klarigi al Florenco, respondi al ŝiaj demandoj, iom distris la pensojn de Lilio kaj faciligis al ŝi la doloron.

Ŝi skribis du leterojn, por informi la patrinon kaj onklinon Anna pri la aflikto ŝin trafinta, sed ne enpoŝtigis ilin ĝis malfrue tiun vesperon.


La sekvintan matenon la parencinoj alvenis. Poste okazis interkonsiliĝo. Decidiĝis, ke Alico, unu el la fratinoj de Lilio, tuj venu loĝi kun ŝi; ke Lilio turnu sin al la asekura kompanio, ĉe kiu ŝia edzo asekuriĝis.