nur en la laboro, sed ankaŭ en la profitoj akirotaj.
En la daŭro de dek ses monatoj ĉio sufiĉe bone prosperis al ili, sed ĉirkaŭ la fino de tiu tempo, epidemio de skarlatino ekokazis en la regiono.
La malgranda Florencola unua infektiĝis, poste Filipo, krom multaj el la lernantoj.
Lilio devis fermi la lernejon. Pro timo al infekto, la fratino forlasis ŝin, kaj poste, kiam la infanoj resaniĝis, ne estis facile remalfermi la lernejon.
Lilio kaj la du infanoj bezonis ŝanĝon de la ĉirkaŭaĵoj, for de la urbego, kaj tiu bezono pensigis Lilion pri nova metodo enspezi.
Ĉe la enmariĝo de la rivero Mersey staris vilaĝo, kiun ni nomos Riverton. Tie, malproksime de la rivero je nur triminuta piedirado, Lilio trovis taŭgan domon, kaj tien, seninfektiginte la meblojn, ŝi iris por loĝi.
Sur du frontajn fenestrojn ŝi metis afiŝetojn kun la anonco:
Ĉambroj Lueblaj.
Ŝi ankaŭ presigis anoncon en ĉiumatena gazeto Mercury, kaj baldaŭ havigis al si kelkajn pensiulojn.
Longajn horojn ŝi devis labori en la domo ĉiutage. Alte pagi servistinon ŝi ne povis, tial ŝi devis dungi nur junan nespertan knabinon, kiu venadis ĉiumatene por fari kelkhoran laboron.
Tamen Lilio devis kuiri kaj plenumi la nekalkuleblajn devojn de domo, konatajn nur de la virinoj;