efektive konatajn nur de tiuj virinoj, kiuj iam kutimis aŭ plenumi ilin mem aŭ senpere kontroli ilan plenumadon.
Ĉiutage de mateno ĝis malfrua horo nokte Lilio laboradis, jen pri la mastrumado de la domo, jen pri la kudrado, jen rebonigante aŭ farante vestetojn por la infanoj, jen farante belajn, delikatajn puntojn, pri kiuj ŝi esperis, ke ŝi povos ilin vendi.
Ĉio ĉi efikis malutile sur la sanon de Lilio, kiu neniam estis fortika kaj estis delikate, ŝirme edukita; sed kun escepto de tio, ĉio iris bone kun ŝi dum la someraj monatoj. Kiam la vintro venis, ne estis tiel facile akiri loĝantojn; tamen post kelke da semajnoj, en kiuj neniu sin prezentis por peti loĝadon, fine aristokrate aspektanta sinjoro kun longa barbo alvenis por trarigardi la lueblajn ĉambrojn.
Li diris, ke li bezonas privatan saloneton kun dormoĉambro, kaj konsentinte pri la lupago postulata de Lilio, sciigis, ke li venos post du tagoj por loĝi ĉe ŝi.
Lilio forte ĝojis. Antaŭ kelke da semajnoj ŝi devis foreksigi la junan helpistinon, sed se ŝi povus akiri ankoraŭ unu loĝanton, ŝi povus ree dungi helpon.
Akurate en la difinita tago la sinjoro (nomata Ŝton) ekloĝis ĉe Lilio.