Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO V

Lilio ne havis amikinon en Riverton, kaj foje, kuŝiginte la infanojn kaj sidante super kudraĵo, ŝi sentis preman solecon.

Pasis kelke da monatoj de la tago, en kiu sinjoro Ŝton enloĝiĝis ĉe ŝi. Li pagis bone kaj regule, ĉiam montrante sin ĝentila al ŝi kaj bonkora al la infanoj.

Sed neniu alia pensiulo venis al Lilio, kaj la batalado por la ekzistado estis malfacila afero ĉe ŝi, kiu deziris bone eduki kaj instruigi la infanojn.

Celante tion, ŝi devis esti tre ŝparema.

La riĉaj parencoj ne vizitis ŝin krom la onklino Anna, kiu venis du fojojn. Granda distanco apartigis illan mondon de amuziĝado kaj ŝian mondon de devo kaj laborado.

Iun vesperon, sentante ian maltrankvilecon pri monrimedoj, sed dirante al si, ke post ne longe la varma vetero venigos al ŝi pluajn loĝantojn, Lilio firme penis forpuŝi de si la timojn kaj dubojn pri la proksima estonteco, kiuj insiste svarmis en ŝia kapo. Subite la sonorilo de sinjoro Ĉester sonis.

Tuj Lilio metis flanken la kudraĵon, super kiu ŝi sin klinis, kaj leviĝinte el la seĝo iris supren al la saloneto okupata de sinjoro Ŝton.

Ŝi estis tuj frapetonta la pordon ne tute fermitan, kiam ĝi plenlarĝe malfermiĝis, montrante sinjoron Ŝton starantan ĉe ĝi kaj ĝentile petantan, ke ŝi eniru.