Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Per kio mi povas vin servi, sinjoro?—diris Lilio.

— Per tio, ke vi eniru kaj sidiĝu sur ĉi tiu brakseĝo, sinjorino Ĉester—li respondis, ridetante afable.—Mi deziras iom priparoli kun vi, se vi povas permesi al mi kelke da minutoj.

Lilio sidiĝis, malgaje pensante: eble li volas foriri, kaj tiuokaze, kion fari?

La sekvantaj vortoj de sinjoro Ŝton konfirmis la penson de Lilio.

— Sinjorino Ĉester—li diris—morgaŭ matene mi devas foriri al Londono; tamen mi deziras teni la ĉambrojn ĉi tie, ĉar se prosperos al mi en mia afero, mi revenos post du aŭ pli da semajnoj.… Nu… mi neniam antaŭe ĝenis vin per personaj demandoj, tial… eble… vi ne opinios min malĝentila, se mi demandas:—ĉu mi ĝuste divenas, supozante, ke vi estas vidvino?

— Vi prave divenas—iom mirigite respondis Lilio.

— Ĉu vi trovas malfacilon gajni vivrimedojn por vi kaj la infanoj?

— Vi diris la veron—respondis Lilio per digna maniero—tamen pardonu min, sinjoro, ke mi demandas, kiel tio povas rilati al vi? Mi ne kutimas priparoli miajn privatajn aferojn kun kiu ajn, precipe kun miaj klientoj; kaj vi ankoraŭ ne donis al mi motivon rompi la regulon!

— Mi ne volis esti neĝentila, nek volis vin ĝeni… sed ideo venis en mian kapon antaŭ kelke da semajnoj kaj mi ne povas… ne volas ĝin forigi. Mi volas diri, sinjorino, ke mi admiras vin… ke mi estas sola… ankaŭ vi estas