Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO VI

Sinjoro Ŝton sendube klopodis sin fari agrabla al Lilio; efektive ŝi ne antaŭe pensis, ke tiom da feliĉo ankoraŭ restas por ŝi.

Anstataŭ sidi ĉiuvespere super kudrado, malgaja meditado kaj kalkulado pri monrimedoj, ŝi jam havis interesplenan edzon, kies sola celo verŝajne estis, plaĉi al ŝi.

Li plezure rigardis en ŝiajn mildajn, blugrizajn okulojn, kies esprimo ŝanĝiĝadis ĉe ĉiu nova penso. Plaĉis al li vidi, ke ĉiutage ili montras pli da konfido al li.

Li amegis la muzikon kaj kantis iom tre bone. De kiam Lilio fariĝis lia edzino, li trovis, ke lia plezuro pri la muziko duobliĝis, ĉar ŝi povis lin akompani per la piano kaj ŝi esprimis ŝaton pri lia talento.

Iafoje li venigis ŝin al teatraĵo, koncerto aŭ prelego, ĉiufoje vidante kun plezuro ŝian intereson pri la distraĵo.

Lilio petis, ke ili ne foriru de la hejmo, por pasigi la mielan monaton, kaj, iom komprenante ŝian senton pri la afero, li ne insistis pri tio. Li kontentigis sin, pripensante pri la bela libertempo, kiun li faros al ŝi poste, kiam ili estos kutimiĝintaj al la nova rilato inter si.


Jam forpasis ĉirkaŭ dek semajnoj de la edziĝo. La kvara horo ĵus batis, kaj Lilio leviĝis el komforta brakseĝo, kie ŝi sidis legante;