Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi aspektis bele kaj feliĉe, starante tie, vestita per pale griza vesto el delikata kaŝmira drapo garnita per belaj Irlandaj puntoj, kun unu banto el rozkolora rubando ĉe la kolo.

La edzo trovis plezuron donaci al ŝi belaĵojn, kaj la Irlandaj puntoj estis la lasta donaco, kiun ŝi ricevis de li.

Havante du bonajn servantinojn, Lilio jam ne devis ellacigi sin per forta, konstanta laboro. El la du servantinoj, unu estis sur la sablaĵo kune kun la infanoj, la alia ankaŭ estis for de la domo, ĝuante libertempon.

Rigardante el la fenestro sur la sablaĵo, kie sin trovis multe da homoj, lacigitaj de la fumoplena aero, senĉesa bruado kaj moviĝado de la urbego, serĉantaj sanon, ripozon aŭ amuziĝon, Lilio sentis sin feliĉa, ke ŝia trankvileco kaj la estonteco de la infanoj ne plu dependas de la plenigo de ŝia domo per tiaj homoj kun iliaj diversaj postuloj kaj kapricoj.

Rigardante sur la ĉiam pli-malpli moviĝeman akvon de la rivero, kun ĝia ŝarĝo de ĉiuspecaj ŝipoj kaj ŝipetoj naĝantaj sur la nun trankvila supraĵo, kaj la multego da kaŝitaj nekonotaĵoj kaj subigitaĵoj en ĝia profundo, kaj precipe kun ĝia ŝanĝiĝemo pro eksteraj fortoj, Lilio ne povis ne kompari ĝin kun la vivo, precipe kun sia propra vivo jam tiel trankvila, kaj kun la hela perspektivo antaŭ ĝi, post la ventegoj kaj nuboj de la pasintaj kelkaj jaroj.

Tiel revante, ŝi apenaŭ rimarkis, ke sur la ĉielo