Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kelke da nubetoj kolektiĝas, kaj, kuniĝante, iom malheliĝas. Sed venteto subite ekblovis, portante iom da malvarmeco en la ĝis tiam pro la sunbrilo sufiĉe varman ĉambron, tremetigante Lilion, dum ĝi brue fermis la pordon de la saloneto, en kiu ŝi staris.

Rekonsciiĝinte, ŝi ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon, unue en la saloneton, poste laŭlonge de la strato, esperante, ke ŝi vidos la infanojn reveni, aŭ eble la edzon, kiu iris promeni.

Ŝi tamen vidis neniun krom virino, vestita per blua, lana drapo. Sur la manikoj montriĝis la ruĝaj strioj de oficirino de la “Sava Armeo,” fondita de “generalo” Booth.

Ĉi tiu virino rigardis la ĉefpordon de la domo de gesinjoroj Ŝton kun multe da intereso miksita je hezito, kvazaŭ ŝi deziras supreniri la ŝtuparon, kondukantan al la pordo, sed ne povas decidiĝi pri la afero.

— Ne, mia sinjorino—Lilio diris al si pense—se vi esperas enloĝiĝi ĉi tie, vi vane esperas. Mi jam ne bezonas preni loĝantojn, dank’ al Dio.

Ĝuste tiam la pordo de la saloneto malfermiĝis, kaj agrabla voĉo salutis ŝin per la vortoj:—Jen vi!—Turninte sin, ŝi vidis la edzon, kiu eniris la domon antaŭ minuto, kiam la malvarmo de la venteto tremetigis ŝin, kaj la pordo, brue fermiĝante, rekonsciigis ŝin el ŝia revado.

— Mi ĝojas, ke vi revenis; ŝajnas kvazaŭ ia ventego leviĝas; rigardu la rapide nigriĝantajn nubojn! Mi lja esperas, ke Maria venigos returne la infanojn ĝustatempe.