Malferminte la ĉefpordon, Lilio trovis, ke ŝi ĝuste divenis, ĉar tie staris tiu sama virino, kiun ŝi rimarkis antaŭ kelke da minutoj.
Ŝi estis mezaĝa, blonda kaj nerve aspektanta virino el klaso pli alta ol tiu, kiun oni kutime vidas vestita per la uniformo de la Sava Armeo. Ŝia elparolado estis tiu de kulturita virino, kiam ŝi demandis:
— Ĉu sinjoro Ŝton loĝas ĉi tie?
— Jes, sinjorino—respondis Lilio, iom mirigite.
— Ĉu vi deziras lin vidi? Eniru, mi petas. Kio estas via nomo?
La sinjorino eniris, nedirante sian nomon. Lilio denove petis ĝin.
— Mi preferus ne doni mian nomon! Mi estas ia… malnova… amikino de li, kiun mi ne vidis dum kelke da jaroj. Mi pasigas mallongan libertempon en ĉi tiu urbeto, kaj antaŭ kelke da minutoj mi sentis, ke mi ne eraras pensante, ke mi vidis… sinjoron Ŝton… eniri! Cetere… eble… li ne dezirus min revidi.
— Ho, ne pensu tion, sinjorino, mi vokos lin al vi, se vi ne deziras sciigi al mi vian nomon.
— Mian nomon! ne, mi dezirus, ke oni ne sciigu lin pri tio, antaŭ ol mi mem vidos lin! Tamen… vi aspektas bonkore… mi ja sciigos vin, kaj tiam vi komprenos, ke mi devas vidi lin private. Mi estas… lia edzino.