…Lia edzino!… Tio ne povas esti!—komencis Lilio, sed ŝi ŝanĝis sian intencon—Mi volus diri, ke mi antaŭe ne sciis, ke li estas edziĝinta! Eble vi eraris, pensante, ke vi lin konas. Kio estas lia tuta nomo?
— Sinjoro Lesli Granton Ŝton! sed mi ne eraris, sinjorino!
— Tio ja estas lia nomo!—diris Lilio post kelka momento. Ŝia koro batis konvulsie, kaj la vangoj alterne paliĝis kaj ruĝiĝis de timo kaj humiligo. Hezitinte nur unu momenton, dirante alsi mem: kion fari? ŝi ĝentile diris voĉe:
— Volu sekvi min, sinjorino—kaj ŝi tuj kondukis la vizitantinon al la saloneto, anoncante seke kaj pli trankvile, ol ŝi pensis, ke ŝi povos.
— Lesli, jen estas sinjorino, kiu diras, ke ŝi estas via edzino! Ĉu ŝi parolis la veron?
En la unua momento sinjoro Ŝton ne rekonis la sinjorinon; poste paliĝinte, li ekkriis:
— Mia Dio! ĉu efektive tio estas vi, Rozalio? Mia Dio!—kaj li retiriĝis kelke da paŝoj.
— Jes, Lesli, ĝi estas mi—respondis la virino kun jam tre pala, timoplena esprimo sur la vizaĝo—kaj laŭŝajne vi tute ne ĝojas vidi min denove!
— Ĝojas!—ripetis sinjoro Ŝton—ne, mi ne povas ĝuste diri, ke mi ĝojas vidi vin denove. Ni ne estis tiel feliĉaj, kiam ni kunvivadis, ke mi ĝojas vidi vin denove, kaj krom tio, vi… vi… kredigis min, ke vi mortis… ke vi… senvivigis vin! Kiel klarigi tion, virino?
— Mia intenco estis memmortigo, sed Dio malhelpis min fari tiun pekon… mi…