— Ho! estus bone, se nur Dio estus pensinta pri mi ankaŭ kaj estus deviginta vin sciigi al mi pri via ŝanĝo de intenco.
— Lesli!—diris la sinjorino, kiun li nomis Rozalio—vi… vi blasfemas… kaj krom tio… ĉu… ĉu… vi volus diri,… ke vi… bedaŭras, ke mi ne mortigis min! Vi devus honti!
— Mi ne scias, kion mi volas diri, sed per via ŝajnigo al mi pri via morto, vi en la unua tempo kaŭzis al mi neutilan suferon kaj honton, kaj nun… vi kaŭzis ne nur al mi sed ankaŭ al ĉi tiu senkulpa virino, kiu staras tie kvazaŭ ŝtoniĝinta, nenuligeblajn suferon kaj honton… Mi… ŝi… fariĝis mia edzino!
— Lesli!—respondis Rozalio per tima, tremanta voĉo—mi ne sciis pri tio! kredu, ke mi tute ne sciis tion… alie… mi ne estus rekoniginta min al vi!
— Nu, vi ja konigis vin, kaj ni ne povas malfari tion! Vi neniel rajtis trompi min per via silento, kiu egalis abomenan mensogon.
— Lesli, kredu al mi, kiam mi diras, ke mi neniam pensis, ke eble vi deziros denove edziĝi.
— Nu, nu, ĉar ni ne povas fari kvazaŭ mia nova edziĝo ne okazis, ni devas kune,… triope, decidiĝi pri la estonta agado. Lilio, mia kara, ĉu vi ne volas veni kaj sidiĝi en ĉi tiu brakseĝo? Mi forte, forte bedaŭras la maljustaĵon, kiun mi tute nescie faris al vi. Mi vizitos mian leĝiston morgaŭ, por sciiĝi, ĉu ne estas eble, ke mi eksedz…
— Ne parolu al mi ankoraŭ, mi petas… mi