Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne povas elporti ĝin! Iru foresendi Marian kune kun la infanoj: mi aŭdas ilin alproksimiĝi. Estas tre dolore al mi… resti dum ĉi tiu interparolo… sed me devas iel kompreni la aferon… mi dezirus… ke vi, sinjorino, klarigu la aferon de la komenco.

Naŭza sento ekkaptis Lilion kaj ŝi devis sidiĝi, samtempe petante al Rozalio, ke ŝi ankaŭ tion faru. Ŝi ne povis ne senti, ke sinjoro Ŝton agis nesincere kun ŝi, kaŝinte antaŭ ŝi, ke li estas—aŭ pli ĝuste diri—kredas, ke li estas vidvo.

Kredeble ŝi ne estus rifuzinta edziniĝi kun li, se ŝi supozus lin vidvo, sed ŝi povus senti en la nuna momento pli da estimo kaj kunsento, se li ne estus trompinta ŝin per silento.

Farinte la komision pri la infanoj, sinjoro Ŝton revenis kaj plue diris, ĉi tiun fojon al Rozalio:

— Mi ne kunvivos kun vi denove. Vi jam ne estas mia edzino! Estus por mi bone, se mi neniam antaŭe estus vidinta vin! Mi provos ricevi eksedziĝan juĝon;—poste, turninte sin al Lilio, li aldonis per kortuŝa voco,—Lilio, ni loĝas en lando ĉie famekonata pri ĝia justeco. Ni vidu, ĉu la leĝo ne sankcios nian edzecon!…

Ĉe tio la timemo kaj nervemeco forlasis Rozalion, kiu rektigis la talion kaj, jam akceptinte dignan mienon, fiere diris:

— Ne estos necese apelacii al la leĝo, kiu cetere ne farus laŭ via peto! Mi ankoraŭ estas via fidela edzino. Vi mem foririgis min. Cetere estas mi, ne vi, kiu devus paroli pri ekzedziĝo, sed mia memrespekto ne permesus tion! Nek, ke mi petu vin repreni min, kiel vian edzinon…