kvankam en la vido de Dio kaj la leĝo mi ja estas tio! Tamen, mi tuj foriros kaj lasos vin libera, por ke vi restu kun la sinjorino, kiu laŭ ŝia diro havas infanojn… Mi ne deziras suferigi ilin pro via malmolkoreco… Adiaŭ… mi jam neniam plu maltrankviligos vin per vido de mi! de mi!—kaj ŝi efektive sin turnis al la pordo.
Sed ĉe tio, la naŭza sento kaj rigideco forlasis Lilion, kiu rapide iris antaŭen, kaj, starante kun la dorso apogita al la pordo, diris:
— Ne faru tion, mi petas. Almenaŭ ne foriru, antaŭ ol ni ĉiuj komprenos la malgajan cirkonstancaron, kiu kunvenigis kaj kunsuferigas nin hodiaŭ. Eble konsentu rakonti al mi iom pri via vivhistorio, de kiam vi… vi… ne loĝis kun via edzo? Miaflanke mi povas diri, ke mi estis vidvino kun du infanoj ĝis antaŭ kelke da semajnoj. Lesli… sinjoro Ŝton estis pensiulo ĉe mi dum kelke da monatoj… poste, estante soleca… li petis min edziniĝi kun li… sciante, ke mi ankaŭ estas soleca… kaj malriĉa… mi konsentis, precipe pro la infanoj. Mi… ne… ne devus fari tion… ĉar… mi ne amis lin… mi nur volis, ke mi faru komforte al mi kaj bonhave al la infanoj! Tial… kvankam li estis bona por ni, tamen mi povastfacile rezigni lin al vi… ne frakasante la koron… kiu neniam apartenis al li… mi perlaboris la panon, antaŭ ol mi konis lin… do mi povos ree tion fari.
Sinjoro Ŝton volis intermeti sin, sed Rozalio la unua parolis. Ĝis nun ŝiaj okuloj restis sekaj, sed ĉe la afabla tono de la vortoj de Lilio, kiu