mem infanojn… eble… kredeble… tempo venos, kiam vi bedaŭros viajn malafablajn, maljustajn vortojn,… kredeble… via propra Florenco iam alportos al vi honton,… kaj tiam… vi…
Sed ĉe tiu punkto de la riproĉado, Lilio aŭ forlasadis la ĉambron aŭ ŝi—en la unuaj okazoj—penis repaciĝi kun la malfacila patrino.
Feliĉe sinjorino Breton ne povis elporti restadi dum pli ol kelke da tagoj en unu fojo ĉe Lilio, kvankam ŝi opiniis, ke estas ŝia devo ofte ripeti la vizitojn.
Alico revenis por loĝadi kun Lilio, kiun ŝi sincere amis kaj kompatis.
Nun Lilio kuŝis enlite danĝere malsana.
La kuracisto preskaŭ malesperis savi al ŝi la vivon, tamen li faris ĉion, kion li sciis, kaj venigis specialiston, kiu proponis iujn ŝanĝojn en la kuracado de la pacientino.
Tiun nokton krizo devis okazi post maltrankviliga tago.
Verŝajne Lilio estis tro malsana, por ke ŝi havu plu kiajn ajn dezirojn, kaj pro tio, ke ĝis nun ŝi neniam tute perdis la konscion, ŝi sentis ĉiun akran doloron.
Mariano flegadis ŝin nokte. Doninte al ŝi trinketon da akvo, kaj, malvarmiginte la febran kapon, for de kiu oni jam detranĉis la belajn harojn, ŝi nun sidiĝis ĉe la lito, por zorge observi la ŝanĝojn, kiuj okazos en la suferantino.
Vere grava ŝanĝo okazis!
La fratino Mariano rimarkis, ke Lilio jam