enkomatiĝis. Tio ja fariĝis, sed efektive dum tiu tempo nur ŝia korpo ankoraŭ tie kuŝis.
Ŝi ne plu suferis; kontraŭe, stranga, trankvila sento de paco plenigis ŝin, senigante al ŝi ĉian doloron.
Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ krepusko falas, ĉirkaŭvolvante ŝin kaj etendiĝante en la malproksimon.
El la krepusko vidiĝis bela, gracia estaĵo, vestita en blankaĵo, el kiu pala, dolĉa lumo brilis kaj ekbriletis. La estaĵo havis serenan frunton, pensesprimajn okulojn kaj sur la vizaĝo esprimon de amo, kaj ĝiaj brakoj estis invite etenditaj al Lilio, kvazaŭ ĝi volus ĉirkaŭpreni ŝin.
Senbrue la lumulo alpaŝis al Lilio, parolante per dolĉa voĉo.
Ĉe ĝia alproksimiĝo, ĉe la arĝenta sono de ĝia voĉo, nova neesprimebla sento de trankvilo kaj fortiĝo plenigis Lilion.
— Linjo, kara, kompatinda virino, vi ne konas min, tamen, de la momento de via konscia vekiĝo en la nunan surteran vivon ĝis nun, mi ĉiam estadas ĉe vi. Mi estas unu el la anĝeloj de la lumo kaj vero, kaj precipe mi estas via anĝelogvidanto. Mia devo konsistas en tio, ke mi surverŝu lumon sur ĉiun paŝon de via vojo, por montri al vi la veraĵojn. Tiel longan tempon larmoj kaj suferoj estis via sorto, ke, kiom ajn mi penadis, mi ne povis vidigi min al vi. Cetere neniam vi tute blindiĝis, ĉar funde vi ja deziris ekscii kaj plenumi la volon de la Majstro.
Hodiaŭ venas al vi la tempon por elekti, ĉu vi volas plu vivadi sur la tero, aŭ ĉu, ellacigite,