Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi deziras resti en tiu ĉi superfizika stato, por ke vi ripozu, ellernu, komprenu, kaj pretigu vin al la plua lernado de lecionoj por la tempo, kiam vi revenos al la tero. Tiucele la Majstro nun permesas al mi plene montri min antaŭ vi.

Nu, mi tial surverŝos la lumon de la vero pli klare sur vian vojon. Mi montros al vi kelke da bildoj el via pasinteco, el la nuneco, kaj mi iomete malkovros antaŭ vi tion, kio okazos en la estonteco, se vi elektos travivi la plenan tempon difinitan por via nuna, surtera vivo.

Decidi pri tio devas vi mem, sed kvankam mi ne povas dikti al vi, mi ja povas peni montri al vi la veron tiel klare, ke ne eble estos, ke vi ŝanceliĝu pri via decido.

Restu trankvile tie, kie vi jam kuŝas komforte. Restu tute trankvile, tamen atentu, por ke poste vi povu senhezite fari vian decidon.


Senvorte Lilio konsentis, kaj tuj komencis montriĝi bildoj, kiuj projekciiĝis, kvazaŭ per kinematografo, sur la krepuska fono.

Atente rigardante, dum unu bildo post alia preterŝoviĝis antaŭ ŝi, Lilio ricevis novan senton de malpezeco kun eksterordinara sento de aparteco, kvazaŭ ŝi ne havas personan intereson pri la bildoj!

Tuta ŝia pasinta vivo, eĉ la plej trivialaj detaloj, aperis antaŭ ŝi, kaj neaŭdante eĉ unu vorton Lilio ekkomprenis la internan signifon de ĉio ĉi tio.

Jam nun ŝi povis taksi pasintajn vortojn, agojn, okazojn pli ĝuste. Jam nun ŝi povis disigi la