Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

gas vin, ke vi ĵus ordonis al mi silenti, kaj ke mi nur volas obei al vi.

— “Ĉiu regulo havas escepton.” Forgesinte tion, vi perdis okazon fari bonan komplimenton al mi — diris Lilio, ridante je la ŝerce serioza mieno de la fianĉo — sed ni estu seriozaj. Jen mia projekto. Mi priparolis la aferon kun onklino Anna; jen kion ŝi konsilis. Ni — vi kaj mi — difinu la daton de nia edziĝo; ni sciigu la patrinon pri ĝi; poste ni lasu la aferon tiel. Se la patrino volas fari iajn klopodojn, eĉ proponojn, pri la afero, bone, ni agu laŭ tio, sed se ŝi nenion proponos nek aranĝos, tiam onklino Anna invitos nin festeni ĉe ŝi kaj onklo Roberto tiun gravan matenon, kaj ŝi faros ĉiajn necesajn aranĝojn. Sed — Lilio plue diris — mi ne povas pensi, ke la patrino restos tiel… tiel nepardonema… kaj neafabla…

— Nepardonema!… kion ŝi havas por pardoni? — interrompis ŝin Filipo — vi el ĉiuj ŝiaj infanoj estas la plej konsiderema kaj sindonema pri ŝi! Tamen ŝi akceptadas ĉiajn viajn servojn kiel rajton…

— Kaj ĉu ŝi ne rajtaj ilin, Filipo — diris milde Lilio — la infanoj ŝuld…

— Ŝi havas iajn sed ne ĉiajn rajtojn super vi, kara, tute ne tiom, kiom ŝi volus kredigi al vi. Mi supozas, ke ŝi forlasis iam siajn gepatrojn…

— Tamen, kara, tio ne estas bona temo, ni jam tiel ofte diskutis ĝin sen ia bona rezultato. Cetere mi jam diris, ke mi faris mian decidon: feliĉigi vin kaj min samokaze! Dum ni povas esti solaj, ni prefere priparolu la detalojn de nia