Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne ĝenu min pri afero, kiun mi neniam aprobis, ne aprobas, nek iam aprobos. Vi faris vian elekton, ne demandinte mian opinion, kaj mi supozas, ke vi povas fari pluajn aranĝojn, sen mia konsilo aŭ konsento!”

— Ni do faru tion, amatino mia! Kiamaniere ni aranĝu pri la ceremonio? Eble konsentu iri kun mi en la proksima semajno kaj ni sen parado fariĝos edzo kaj edzino? Poste ni iru sciigi la patrinon pri la afero, kaj eble tio plaĉos al ŝi tiom, ke ŝi tuj diros: “Dio benu vin, miaj infanoj. Estu feliĉaj: Estu…”

— Ne, Filipo — respondis Lilio ridetante — mi timas, ke tio ne ebenigus nian vojon al la favoro de la patrino. Tamen mi havas planon. Mi povas esti preta edziniĝi kun vi post ĉirkaŭ ses semaj…

— Ne pli frue ol tiam? — interrompis sinjoro Ĉester.

— Ne pli frue ol post ĉirkaŭ ses semajnoj, Filipo kara, multaj aferoj restas farotaj, sed bonvolu ne interrompi min, sinjoro, mi scias, ke tio estas malfacila afero ĉe vi, sed nur penu — ridete admonis Lilio.

— Mi obeos! — diris Filipo kun ŝerca humileco.

— Ni, do, mi esperas, ke mi povos finpretigi ĉion necesan en la daŭro de la sekvontaj ses semajnoj, kaj tiam, se vi ankoraŭ amos min, kiel vi nun asertas — vi povos komencis fari aranĝojn pri nia edziĝo… Nu, vi estas tre silenta… kiaj vi ne certigas min, ke vi amos min por eterne kaj tiel plu?

— Pardonu min, via moŝtino, ke mi rememori-