Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Enpenetris hela lumbrilo, kaj iu ekkriis laŭte: „La stana soldato!“ La fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon, kie la servistino per granda tranĉilo ĝin distranĉis. Ŝi prenis la soldaton je la mezo de lia korpo kaj enportis lin en la ĉambron, kie ĉiuj volis vidi la rimarkindan viron, kiu vojaĝis en la stomako de fiŝo; la stana soldato tamen tute ne estis fiera pri tio. Oni starigis lin sur la tablo, kaj tie — kiaj strangaj aferoj ofte fariĝas en la mondo — la stana soldato troviĝis en la sama ĉambro, en kiu li estis antaŭe, li vidis la samajn infanojn, kaj la samaj ludiloj staris sur la tablo: la belega kastelo kun la ĉarma malgranda dancistino. Ŝi ĉiam ankoraŭ staris sur unu piedo kaj tenis la duan alte en la aero, ŝi ankaŭ estis persista. Tio tiel kortuŝis la soldaton, ke li estis preta plori per stano, tamen tio ne konvenis. Li rigardis ŝin, kaj ŝi rigardis lin, sed ili nenion diris unu al la alia.

Subite unu el la malgrandaj knaboj kaptis la stanan soldaton kaj ĵetis lin rekte en fornon, kvankam li tute ne havis ian kaŭzon por tio. Certe la koboldo en la tabakujo estis kulpa en tio.

La stana soldato staris tute prilumita kaj sentis teruran varmegon, sed li ne povis distingi, ĉu tio estas sekvo de la efektiva fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo. Ĉiuj koloroj sur li malaperis; ĉu tio fariĝis dum la vojaĝo, ĉu tio fariĝis de lia profundega malĝojo, tion neniu povus diri. Li rigardis la malgrandan knabinon, kaj ŝi rigardis lin. Li sentis, ke li disfandiĝas, tamen li ĉiam ankoraŭ staris persiste kun sia pafilo en la mano. Tiam malfermiĝis pordo, la vento kaptis la dancistinon, kaj simile al silfino ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis. Tiam la stana soldato fandiĝis kaj fariĝis bulo, kaj kiam en la sekvanta tago la servistino elprenis la cindron el la forno, ŝi trovis lin en formo de malgranda stana koro. Sed de la dancistno restis nur la stelo, kaj ĝi estis tute brulnigriĝinta.