Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio li restis firma, ne paliĝis, rigardis nur antaŭen kaj forte tenis la pafilon en la mano.

Subite la ŝipeto subnaĝis sub longan stratdefluilan ponton; ĉi tie estis tiel same mallume, kiel en lia skatolo.

„Kien mi nun venos?“, li pensis. „Jes, jes, tio estas kulpo de la koboldo! Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume!“

En la sama momento aperis granda akva rato, kiu havis sian loĝejon sub la stratdefluila ponto.

„Ĉu vi havas pasporton?“, demandis la rato. „Tuj montru la pasporton!“

Sed la stana soldato silentis kaj nur ankoraŭ pli forte tenis sian pafilon. La ŝipeto veturis pluen kaj la rato ĝin sekvis. Hu, kiel ĝi grincigis la dentojn kaj kriadis al la lignetoj kaj pajleroj: „Haltigu lin, haltigu lin! Li ne pagis doganpagon, li ne montris sian pasporton!“

Sed la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta; jam antaŭ ol li atingis la finon de la ponto, li povis ekvidi la tagan lumon; sed samtempe li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro. Prezentu al vi, ĉe la fino de la ponto la stratdefluilo falis ĝuste en grandan kanalon, kio por li estis tiel same danĝera, kiel por ni la ŝipveturado malsupren sur granda akvofalo.

Li estis nun jam tiel proksime, ke li ne povis halti. La ŝipeto naĝis malsupren, la kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. Neniu povus diri pri li, ke li eĉ palpebrumis unu momenton per la okuloj. La ŝipeto turniĝis tri aŭ kvar fojojn kaj pleniĝis de akvo ĝis la rando, ĝi devis droni. La stana soldato staris en akvo ĝis la kolo, kaj la ŝipeto iris ĉiam pli kaj pli profunden. Ĉiam pli kaj pli la papero dissolviĝis; jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato. Tiam li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos; kaj en la oreloj de la stana soldato sonis:

„La tagiĝo, la tagiĝo
Estos mia neniiĝo!“

Jen la papero disŝiriĝis, kaj la stana soldato trafalis, sed en la sama momento lin englutis granda fiŝo.

Ha, kiel mallume estis interne! tie estis ankoraŭ pli malbone ol sub la defluila ponto, kaj antaŭ ĉio estis tre malvaste. Malgraŭ ĉio la stana soldato estis firma kaj kuŝis laŭ sia tuta longo kun la pafilo en la mano.

La fiŝo ĵetadis sin tien kaj reen kaj faradis la plej terurajn movojn; fine fariĝis tute silente, kaj li eksentis subite kvazaŭ radion de fulmo.