Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.

Kiam fariĝis vespero, oni metis la aliajn stanajn soldatojn en ilian skatolon kaj la homoj en la domo enlitiĝis. Nun la ludiloj komencis ludi, jen „Ni ricevas gastojn“, jen „Rabistoj kaj urbaj soldatoj“, jen „Kaŝiĝo“. La stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo, ĉar ili volis ankaŭ partopreni en la ludado, sed ili ne povis levi la kovrilon. La nuksrompilo faris transkapiĝojn, kaj la grifelo gaje ruliĝadis sur la tablo. Fariĝis tia bruo, ke la kanario vekiĝis kaj aliĝis ankaŭ kun sia kantado, sed nur per versoj. La solaj, kiuj ne moviĝis de sia loko, estis la stana soldato kaj la malgranda dancistino. Ŝi staris tute rekte sur la pinto de sia piedo, kaj ambaŭ ŝiaj brakoj estis levitaj; li sur sia unu piedo estis tiel same persista kaj ne deturnis de ŝi siajn okulojn eĉ por unu sekundo.

Jen la horloĝo sonis noktomezon, kaj subite desaltis la kovrilo de la flartabakujo; tamen ne flartabako estis interne, sed malgranda nigra koboldo; tio estis artifikaĵo.

„Stana soldato!“, diris la koboldo, „per la senĉesa rigardado vi eluzos ankoraŭ viajn okulojn!“

Sed la soldato ŝajnigis, ke li tion ne aŭdas.

„Nu, atendu ĝis morgaŭ“, diris la koboldo. Kiam fariĝis mateno kaj la infanoj leviĝis, oni starigis la soldaton en la fenestro; kaj — ĉu tio estis la koboldo, ĉu trablovo — subite la fenestro larĝe malfermiĝis kaj la soldato elfalis malsupren el la tria etaĝo. Tio estis terura falo, li etendis sian solan piedon rekte en la aeron kaj enpuŝiĝis inter la ŝtonojn de la pavimo kun la kasko kaj la bajoneto malsupre.

La servistino kaj la malgranda knabo tuj kuris malsupren, por lin serĉi; sed kvankam ili preskaŭ surpaŝis sur lin, ili tamen ne povis lin rimarki. Se la stana soldato ekkrius: „Ĉi mi estas!“ ili certe lin trovus; sed ĉar li estis en uniformo, li opiniis nekonvena tiel laŭte krii.

Nun komencis pluvi; falis gutoj post gutoj, kaj baldaŭ fariĝis vera pluvego; kiam ĝi finiĝis, venis du strataj buboj.

„Vidu, vidu!“ diris unu el ili, „jen kuŝas stana soldato, li devas eliri kaj ŝipveturi!“

Ili faris ŝipeton el gazeta papero, metis la stanan soldaton internen kaj eknaĝigis lin en la strata defluilo. Ambaŭ knaboj kuris apude kaj plaŭdis per la manoj. Ho ĉielo, kiaj ondoj leviĝadis en la strata defluilo, kaj kia forta torento tie estis! Jes, videble la pluvo falis torente. La papera ŝipeto balanciĝadis supren kaj malsupren, kaj de tempo al tempo ĝi turniĝadis en rondo, tiel ke teruro atakis la stanan soldaton. Malgraŭ