Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Persista stana soldato

Estis iam dudek kvin stanaj soldatoj, kiuj ĉiuj estis fratoj, ĉar oni fandis ilin el la sama malnova stana kulero. La pafilon ili tenis en la mano, ilia vizaĝo estis direktita antaŭen, kontraŭ la malamikon; ruĝa kaj blua, per unu vorto — belega estis ilia uniformo. La unua, kion ili aŭdis en ĉi tiu mondo, kiam oni forprenis la kovrilon de la skatolo, en kiu ili kuŝis, estis ta vorto: „Stanaj soldatoj!“. Tion ekkriis malgranda knabo, ĝoje plaŭdante per la manoj. Li ricevis ilin en sia naskiĝtago kaj starigis ilin nun sur la tablo en batala ordo. Ĉiu soldato similis la alian plej precize, nur unu sola estis iom malsimila: li havis nur unu kruron, Ĉar li estis fandita la lasta, kiam ne estis plu sufiĉe da stano; tamen li staris sur sia sola kruro tiel same firme, kiel la aliaj sur siaj du kruroj, kaj ĝuste li estis distingiĝonta tute aparte per sia sorto.

Sur la tablo, sur kiu ili estis starigitaj, staris ankoraŭ multe da aliaj ludiloj; sed ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero. Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn. Antaŭ ĝi staris malgrandaj arboj, ĉirkaŭe estis peco da spegula vitro, kiu devis prezenti lagon. Cignoj el vakso naĝadis sur ĝi kaj speguliĝadis en ĝi. Ĉio certe estis tre ĉarma, sed la plej ĉarma estis malgranda knabino, kiu staris meze de la malfermita pordego de la kastelo. Ĝi ankaŭ estis eltranĉita el papero, sed havis sur ĝi silkan veston kaj malgrandan, mallarĝan, bluan rubandon trans la ŝultroj; en la mezo de la rubando troviĝis brilanta stelo, tiel granda, kiel ĝia tuta vizaĝo. La malgranda knabino ĉarme etendis supren siajn ambaŭ brakojn, ĉar ŝi estis dancistino, kaj krom tio ŝi levis unu kruron tiel alten, ke la stana soldato tute ne povis ĝin rimarki kaj pensis, ke ŝi, simile al li, havas nur unu piedon.

„Ŝi estus bona por mi kiel edzino!“ li pensis, „sed ŝi estas tro altrangula por mi, ŝi loĝas en kastelo, dum mi havas nur skatolon, kiu apartenas ankoraŭ al dudek kvar aliaj, tio ne estas loĝejo por ŝi. Tamen mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi!“ Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo, kiu staris sur la tablo. De tie li povis bone observadi la