Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgrandan bekon en la malvarmetan herboteron, por tie sin iom refreŝigi. Tiam ĝiaj okuloj trafis la lekanteton, kaj la birdo faris al ĝi kapsignojn, kisis ĝin per sia beko kaj diris: "Vi ankaŭ devas ĉi tie forvelki, vi kompatinda floreto! Vin kaj la verdan terpeceton oni donis al mi anstataŭ la tuta mondo, kiun mi havis ekstere! Tiu malgranda trunketo de herbo devas esti por mi verda arbo, ĉiu el viaj blankaj folietoj devas esti por mi bonodora floro! Ho, vi nur rakontas al mi, kiel multe mi perdis!"

"Ho, se mi povus ĝin konsoli!" pensis la lekanto, sed ĝi ne povis eĉ movi unu folieton; tamen la bonodoro, kiun eligadis la delikataj folietoj, estis multe pli forta, ol ordinare ĝin havas tiu floro. Tion rimarkis ankaŭ la birdo, kaj kvankam ĝi senfortiĝis de soifo kaj en sia suferado deŝiris la verdajn herbotrunketojn ĝi tamen la floreton tute ne tuŝis.

Fariĝis vespero, kaj tamen ankoraŭ neniu aperis nek alportis al la malfeliĉa birdo guton da akvo. Tiam la birdo etendis siajn belajn flugilojn, ankoraŭ unu fojon konvulsie ektremis, ĝia kantado estis malĝoja pepado, ĝia kapeto kliniĝis al la floro, kaj ĝia koro krevis de senforteco kaj sopirado. Tiam ankaŭ la floro ne povis kiel en la antaŭa vespero kunmeti siajn foliojn kaj endormiĝi. Malsana kaj malĝoja ĝi pendis al la tero.

Nur en la sekvanta mateno venis la knaboj, kaj ili ekploris, kiam ili vidis, ke la birdo mortis, ploris multe da larmoj kaj fosis por la birdo beletan tombon, kiun ili ornamis per folietoj de tilioj. La kadavron de la birdo oni metis en belan ruĝan skatolon, reĝan enterigon ĝi havis, la malfeliĉa birdo! Kiam ĝi vivis kaj kantis, ili forgesis pri ĝi, devigis ĝin sidi en kaĝo kaj suferi mizeron, - nun oni faris por ĝi grandan paradon kaj multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi.

Sed la pecon da herbotero kun la lekanto oni elĵetis en la polvon de la granda vojo. Neniu pensis pri la floro, kiu ja plej multe kunsentis al la birdo kaj tiel sincere volis ĝin konsoli.