Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

siajn folietojn, endormiĝis kaj sonĝis la tutan nokton pri la suno kaj pri la malgranda birdo.

Kiam en la sekvanta mateno la floro denove etendis al la aero ĉiujn siajn blankajn foliojn kiel malgrandajn brakojn, ĝi rekonis la voĉon de la birdo, sed ĝia kantado estis tre malĝoja. Jes, la kompatinda alaŭdo havis kaŭzon, por esti malĝoja, ĉar ĝi estis kaptita kaj sidis nun en kaĝo tute apud la malfermita fenestro. Ĝi kantis pri tio, kiel belege estas, kiam oni povas flugadi libere kaj feliĉe, ĝi kantis pri la juna verda greno sur la kampo kaj pri la bela vojaĝo, kiun ĝi per siaj flugiloj povus fari alte en la aero. La kompatinda birdo estis en malbona humoro, kaptita ĝi sidis tie en la kaĝo.

La lekanto tiel forte dezirus helpi, sed kiamaniere ĝi povus tion fari? Jes, estis malfacile trovi ian rimedon. Ĝi tute forgesis pri tio, kiel bele ĉio staras ĉirkaŭe, kiel varme lumas la suno kaj kiel bele brilas ĝiaj propraj folietoj. Ho, ĝi povis pensi nur pri la kaptita birdo, por kiu ĝi nenion povis fari.

En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj, unu el ili havis tranĉilon en la mano, grandan kaj akran kiel tiu, per kiu la knabino detranĉis la tulipojn. Ili iris rekte al la lekanto, kiu tute ne povis kompreni, kion ili intencas.

"Ĉi tie ni povas eltranĉi por la alaŭdo belegan pecon da herbotero!" diris unu el la knaboj kaj komencis fari profundan entranĉadon kvadrate ĉirkaŭ la lekanto, tiel ke la lasta troviĝis en la mezo de la eltranĉata herbotero.

"Deŝiru la floron!" diris la alia knaho, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon, kaj ĝuste nun ĝi tre forte volis vivi, ĉar ĝi povis ja veni kun la herbotero al la alaŭdo en la kaĝon.

"Ne, ĝi restu!" diris la alia knabo, "ĝi estas tiel ĉarma ornamo!" Kaj la lekanto restis kaj venis kune kun la herbotero en la kaĝon al la alaŭdo.

Sed la kompatinda birdo laŭte plendis pri sia perdita libereco kaj frapadis per siaj flugiloj la metalfadenan plektaĵon de la kaĝo. La lekanto ne povis paroli, ne povis diri eĉ unu konsolan vorton, kiel ajn forte ĝi tion dezirus fari. Tiamaniere pasis la tuta antaŭtagmezo.

"Ĉi ne estas akvo!" diris la kaptita alaŭdo. "Ili ĉiuj eliris kaj forgesis starigi por mi iom da akvo. Mia gorĝo estas seka kaj brule varmega. Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto, kaj la aero estas tiel peza! Ha, mi devas morti, mi devas diri adiaŭ al la varma lumo de la suno, al la freŝa verdaĵo, al la tuta belegaĵo, kiun Dio kreis!" Ĝi enpikis sian