Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

verda trunketo kaj ankaŭ lernis de la varma suno kaj de ĉio ĉirkaŭe, kiel bona estas Dio, kaj ĝi trovis tion tute laŭorda, ke ĉion, kion ĝi sentis silente, la malgranda alaŭdo tiel klare kaj bele kantis. La lekanto rigardis kun ia respekto supren al la feliĉa birdo, kiu povosciis kanti kaj flugi, kaj ĝin tute ne afliktis tio, ke ĝi mem ne povosciis tion. "Mi vidas ja kaj aŭdas!" ĝi pensis, "la suno lumas sur min kaj la vento min kisas! Ho, kiel riĉe mi estas naturdotita!"

Interne de la palisara barilo staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj; ju malpli da bonodoro ili havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon. La sunfloroj plenblovis sin, por aspekti pli grandaj ol la rozoj, sed la ekstera grandeco ne estas ja grava. La tulipoj havis la plej belajn kolorojn, kaj tion ili sciis, kaj ili tenis sin rekte kiel kandeloj, por ke oni pli bone ilin rimarku. La ĵus disvolviĝintan lekanton ili tute ne rimarkis, sed des pli atente la lekanto rigardis ilin kaj pensis: "Kiel riĉaj kaj belaj ili estas! Jes al ili certe alflugos la belega birdo kaj vizitos ilin. Dank' al Dio, ke mi staras tiel proksime, tial mi povas vidi la tutan belaĵon." Kaj ĝuste dum ĝi pensis pri tio, aŭdiĝis pepado kaj la alaŭdo alflugis, tamen ne al la sunfloroj kaj tulipoj, sed malsupren en la herbon, al la malriĉa lekanto, kiu pro granda ĝojo tiel ektimis, ke ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi.

La malgranda birdo dancis ĉirkaŭ la lekanto kaj kantis: "Kiel mola estas la herbo! Ha, kia ĉarmega floreto kun oro en la koro kaj arĝento sur la vestoj!" Efektive, la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro kaj la malgrandaj folioj ĉirkaŭe kiel arĝento.

Kiel feliĉa estis la lekanto, ho, tion oni tute ne povas imagi at si. La birdo kisis ĝin per sia beko, kantis antaŭ ĝi kaj poste denove leviĝis en la bluan aeron. Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsciiĝi. Duone hontanta kaj tamen interne tre ĝoja, ĝi ekrigardis al la floroj tie en la ĝardeno. Ili vidis ja la honoron kaj feliĉon, kiuj trafis ĝin, ili devis ja kompreni, kia ĝojo tio estis. Sed la tulipoj levis sin ankoraŭ duoble pli rigidmiene ol antaŭe kaj havis vizaĝon tute pikeman kaj ruĝan, ĉar ili koleris. La sunfloroj havis tute ŝvelintajn kapojn. Hu, estis bone, ke ili ne povis paroli, ĉar alie ili farus al la lekanto grandan insultadon: La modesta floreto bone vidis, ke ili perdis sian bonan humoron, kaj tio ĝin sincere afliktis. En la sama momento en la ĝardenon eniris knabino kun akra, malproksimen brilanta tranĉilo. Ŝi iris inter la tulipojn, detranĉis unu post la alia. "Ha!" ekĝemis la lekanto, "tio estis ja terura, nun ili tute pereis!" La knabino foriris kun Ia tulipoj; la lekanto ĝojis, ke ĝi staras ekstere en la herbo kaj estas nur simpla floreto. Ĝi sentis sin tre dankema, kaj kiam la suno subiris, ĝi kunmetis