Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Du figuroj moviĝadis en la ĉambro; ni konas ilin ambaŭ: tio estis la feino de Malĝojo kaj la senditino de Feliĉo; ili klinis sin super la mortinto.

Vi vidas, diris, la Malĝojo, "kian feliĉon viaj galoŝoj alportis al la homoj?"

Almenaŭ al tiu, kiu dormas ĉi tie, ili alportis por ĉiam restantan bonon respondis la Ĝojo.

Ho ne, diris la Malĝojo; "li mem foriris, li ne estis forvokita! Lia spirita kapablo ne havis sufiĉe da forto, por eluzi tiujn trezorojn, kiujn li devas eluzi konforme al sia destino. Mi faros al li bonfaron!"

Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj; tiam finiĝis la morta dormo, kaj la reviviĝinto leviĝis. La Malĝojo malaperis, sed samtempe malaperis ankaŭ la galoŝoj; la Malĝojo certe rigardis ilin kiel sian propraĵon.


LEKANTO

Atentu!

En la kamparo, tute ĉe la vojo, staris kampa domo; vi certe jam mem ĝin iam vidis. Antaŭ ĝi troviĝas florĝardeneto kun bele kolorigita palisaro. Tre proksime de ĝi, sur rando de kavo, meze de plej densa verda herbo, kreskis lekanto. La suno lumis sur ĝin tiel same varme kaj bele, kiel sur la grandajn, luksajn ornamoflorojn interne en la ĝardeno, kaj tiel ĝi kreskis kun ĉiu tago pli kaj pli. Unu matenon ĝi staris, tute disvolviĝinta kun siaj brilante blankaj folietoj, sidantaj kiel radioj ĉirkaŭ la interna flava suno. Ĝi tute ne pensis pri tio, ke neniu homo rimarkas ĝin tie en la herbo kaj ke ĝi estas malriĉa, malestimata floreto; ho ne, ĝi estis tute gaja, turnis sin tute kun la vizaĝo al la varma suno, rigardis supren al ĝi kaj aŭskultis la alaŭdon, kiu kantis en la aero.

La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo; ĉiuj infanoj estis en la lernejo. Dum ĉi tiuj sidis sur siaj benkoj kaj lernis, la lekanto sidis sur sia malgranda