Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fruktojn, montris ankaŭ al ŝi arbon, kies branĉoj fleksiĝis sub siaj fruktoj, Tie ŝi manĝis sian tagmanĝon, apogis la troŝaĝitajn branĉojn kaj poste eniris en la plej malluman parton de la arbaro. Tie estis tiel silente, ke ŝi aŭdis siajn proprajn paŝojn kaj ĉiun velkintan folion, kiu fleksiĝis sub ŝiaj piedoj. Eĉ unu birdon oni tie ne povis vidi, eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj. La altaj trunkoj staris tiel dense unu apud la alia, ke kiam ŝi rigardis rekte antaŭen, ŝajnis al ŝi, ke ĝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis.

La nokto fariĝis tute malluma. Eĉ unu lampiro ne brilis el la musko; malĝoje ŝi kuŝiĝis por dormi. Tiam ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la arbobranĉoj super ŝi fleksiĝas flanken kaj la bona Dio per mildaj okuloj rigardas sur ŝin malsupren kaj malgrandaj anĝeloj rigardas super Lia kapo kaj sub Liaj brakoj.

Kiam en la sekvanta mateno ŝi vekiĝis, ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo.

Trairinte kelke da paŝoj, ŝi renkontis maljunan virinon, kiu portis berojn en sia korbo. La maljunulino donacis al ŝi iom da ili. Elizo demandis, ĉu ŝi ne vidis dek unu reĝidojn, rajdantajn tra la arbaro.

"Ne", diris la maljunulino, "sed hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento."

Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo, ĉe kies bazo brue fluis torento. La arboj sur ĝiaj bordoj interplektis siajn foliriĉajn suprojn, kaj tie, kie ili per sia natura kreskado ne povis interatingiĝi, ili elŝiris siajn radikojn el la tero kaj pendis, interplektiĝinte per la branĉoj, super la akvo.

Elizo diris adiaŭ al la maljunulino kaj ekiris laŭlonge de la torento ĝis ĝia enfluejo.

La tuta belega maro kuŝis nun etendita antaŭ la juna knabino. Sed eĉ unu velo ne montriĝis tie, ne estis videbla eĉ unu ŝipeto, sur kiu ŝi povus vojaĝi pluen. Ŝi rigardis la sennombrajn malgrandajn ŝtonojn sur la bordo; la akvo per konstanta tornado donis al ili ĉiuj formon globan. Vitro, fero, ŝtonoj, ĉio, kion la maro albordigis, akceptis tiun formon, kiun donis al ĝi la akvo, kiu tamen estis ja pli mola ol ŝia delikata mano. "Senlace ĝi ruliĝas kaj ruliĝas, kaj tiamaniere la malmolaĵo ebeniĝas; mi ankaŭ volas esti tiel senlaca! Mi dankas vin pro via instruo, vi klaraj ruliĝantaj ondoj! Jam; tion diras al mi mia koro, vi portos min al miaj fratoj!"

Sur la akvalpelita mara herbo kuŝis dek unu blankaj plumoj de cignoj; Ŝi kolektis ilin kaj faris el ili bukedon. Gutoj da akvo troviĝis sur ili; ĉu