Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. Tie sur la bordo estis tre solece, sed ŝi tion ne sentis, ĉar la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn, en la daŭro de kelke da horoj pli multe, ol la sensalaj lagoj povas prezenti en la daŭro de tuta jaro. Kiam aperis granda nigra nubo, tiam oni havis impreson, kvazaŭ la maro volas diri: "Mi ankaŭ povas aspekti malserene!" Kiam leviĝis vento, tiam la, ondoj krispiĝis kaj montris sin en vesto el ŝaŭmo. Sed kiam la nuboj ruĝiĝis kaj la vento kvietiĝis, tiam la maro fariĝis kiel folio de rozo; jen ĝi aspektis verde, jen blanke, sed kiel ajn senbrua kaj trankvila ĝi estis, ĉiam tamen ĉe la bordo estis negranda moviĝado; la akvoleviĝadis malforte, kiel la brusto de dormanta infano.

Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, flugantajn al la bordo; ili ŝvebis unu post la alia, tio aspektis kiel longa blanka rubando. Tiam Elizo iris supren sur la deklivon kaj kaŝis sin malantaŭ arbetaĵo. La cignoj malleviĝis sur la teron tute apude de ŝi kaj frapis per siaj grandaj blankaj flugiloj.

Kiam la suno subiris sub la akvon, la volvokovroj subite falis, kaj tiam montriĝis dek unu belaj reĝidoj, la fratoj de Elizo. Ŝi laŭte ekkriis, ĉar kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen sciis, ke tio estas ili, ŝi sentis, ke tio devis esti ili; kaj ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome, kaj ili estis senfine feliĉaj, kiam ili ekvidis kaj rekonis sian fratineton, kiu nun estis tiel granda kaj bela. Ili ridis kaj ploris, kaj ili baldaŭ reciproke klarigis al si, kiel malbone ilia duonpatrino agis kontraŭ ili ĉiuj.

"Ni, fratoj," diris la plej aĝa, "flugadas kiel sovaĝaj cignoj tiel longe, kiel la suno staras sur la ĉielo; kiam ĝi subiras, ni ricevas returne nian homan formon. Tial nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke en la momento de la sunsubiro ni havu sub niaj piedoj firman grundon, ĉar se ni tiam flugus ankoraŭ inter la nuboj, ni tiam, kiel homoj, devus falegi malsupren. Ĉi tie ni ne loĝas; transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu; la vojo ĝis tie estas granda, ni devas transflugi la grandan maron, kaj sur nia vojo troviĝas neniu insulo, sur kiu ni povus pasigi la nokton. Nur unu sola roko elstaras meze de tiu vojo; ĝi estas nur ĝuste tiel granda, ke ni povas ripozi sur ĝi dense flanko ĉe flanko. Kiam la maro estas maltrankvila, tiam la akvo ŝprucas alte super nin; malgraŭ tio ni tamen dankas Dion pro ĝi. Tie ni pasigas la nokton en nia homa formo; sen ĝi ni neniam povus revidi nian karan patrujon, ĉar du plej longajn tagojn de la jaro ni bezonas por nia transflugo. Nur unu fojon ĉiujare estas al ni permesite viziti nian patran hejmon. Dum dek unu