tagoj ni havas la permeson resti ĉi tie, flugi trans ĉi tiun grandan arbaron, rigardi de tie la palacon, en kiu ni naskiĝis kaj kie loĝas nia patro, vidi la altan turon de la preĝejo, en kiu estas entombigita nia patrino. Ĉi tie la arboj kaj arbetaĵoj ŝajnas al ni parencaj, ĉi tie la sovaĝaj ĉevaloj galopas tra la vastaj stepoj, kiel ni tion vidis en nia infaneco; ĉi tie la karbisto kantas la malnovajn melodiojn, laŭ kiuj ni en nia infaneco tiel ofte dancadis; ĉi tie estas nia patrujo, ĉi tien nin tiras nia koro, kaj ĉi tie ni trovis vin, nia kara fratineto. Ankoraŭ dum du tagoj estas al ni permesite resti ĉi tie, poste ni devas flugi trans la maron en belegan landon; kiu tamen ne estas nia patrujo. Sed kiamaniere ni nin aranĝos, ke ni povu preni vin kun ni? Ni ne havas ŝipon nek boaton."
"Kion mi povas fari, por liberigi vin?" demandis la fratino.
Ili interparolis preskaŭ dum la tuta nokto, nur por kelke da horoj la dormo fermis iliajn okulojn.
Elizo vekiĝis de la bruo de la cignaj flugiloj, kiuj moviĝadis super ŝi. La fratoj denove kolektiĝis, flugis en grandaj rondoj, kaj fine ili forflugis malproksimen, tamen restis unu el ili, la plej juna. La cigno metis sian kapon sur ŝian bruston, kaj ŝi karesadis ĝiajn plumojn; dum la tuta tago ili restis kune. Vespere la aliaj revenis, kaj kiam la suno subiris; ili aperis en sia homa formo.
"Morgaŭ ni forflugos de ĉi tie, kaj ni ne povos reveni pli frue, ol post unu jaro; sed vin ni neniel povas tiel forlasi! Ĉu vi havas kuraĝon por akompani nin? Nia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron; ĉu la flugiloj de ni ĉiuj ne havus sufiĉe da forto, por flugi kun vi trans la maron?"
"Jes, prenu min kun vi!" diris Elizo.
La tutan nokton ili pasigis en tio, ke el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton; sur ĝi kuŝiĝis Elizo, kaj kiam la suno leviĝis kaj la fratoj aliformiĝis en sovaĝajn cignojn, ili prenis la reton per siaj bekoj kaj ekflugis kun sia kara fratino, kiu ankoraŭ dolĉe dormis, alten al la nuboj. La radioj de la suno brilis al ŝi rekte en la vizaĝon, tial unu el la cignoj ŝvebis super ŝia kapo, por ombri ŝin per siaj larĝaj flugiloj.
Ili estis jam malproksime de la tero, kiam Elizo vekiĝis. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ankoraŭ sonĝas, tiel stranga ŝajnis al ŝi la fakto, ke ŝi estas portata tra la aero alte super la maro. Flanke de ŝi kuŝis branĉo kun belegaj maturaj beroj kaj fasko da aromaj radikoj. Ilin kolektis kaj kuŝigis por ŝi la plej juna frato, kaj danke ŝi ridetadis al li, ĉar ŝi konsciis, ke tio estis li, kiu flugis super ŝia kapo kaj ombris ŝin per la flugiloj.
Ili ŝvebis tiel alte, ke la unua ŝipo, kiun ili ekvidis sub si, aperis al