Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili kiel mevo, kuŝanta sur la akvo. Granda nubo troviĝis sub ili, havante la formon de turoj, amasigitaj unu sur la alia, kaj sur tiu nubo Elizo rimarkis sian propran ombron kaj la ombron de la dek unu cignoj, ĝi akompanis kvazaŭ ia grandegulo ilian rapidan flugadon. Tio estis bildo, similan al kiu ŝi neniam antaŭe vidis. Sed iom post iom, kiam la suno leviĝis pli alten kaj la nubo restis malproksime sub ili, la ŝvebanta ombra bildo malaperis.

Dum la tuta tago ili flugis seninterrompe, kiel sago flugas tra la aero, tamen nun, kiam ili devis porti sian fratinon, la flugado estis senteble malpli rapida ol ordinare. Jen prepariĝis fulmotondro kaj la vespero alproksimiĝis. Kun timo Elizo vidis, ke la suno ĉiam pli kaj pli malleviĝas kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la solecan rokon en la maro. Ŝi havis la impreson, ke la cignoj pli forte frapas per la flugiloj. Ha, ŝi estis la kulpo, ke ili ne povis flugi sufiĉe rapide! Kiam la suno estos subirinta, ili tuj devos fariĝi homoj, falegi en la maron kaj droni. Tiam ŝi el plej profunda koro preĝis al Dio; ŝi tamen rimarkis ankoraŭ nenian rokon. La nigra nubo ĉiam pli kaj pli alproksimiĝis, la fortaj puŝoj de la vento antaŭdiris ventegaĵon. La nuboj kunbuliĝis en unu solan, grandan, minacan mason, kiu en formo de bulego da plumbo ŝoviĝadis antaŭen. Ekbrilis fulmoj unu post alia.

Jen la suno atingis la nivelon de la maro. Al Elizo forte batis la koro. Subite la cignoj ekflugis malsupren, tiel rapide, ke ŝi pensis, ke ŝi falas. Sed jen ili denove ŝvebis. Kiam la suno jam duone subakviĝis, ŝi nur tiam rimarkis la malgrandan rokon sub si. Ĝi aspektis ne pli granda ol foko, kiu levis la kapon el la akvo. La suno rapide malleviĝis; nur mallarĝa strio brilis ankoraŭ super la akvo; tiam iliaj piedoj ektuŝis firman grundon. La lumo de la suno estingiĝis kiel lasta fajrero de brulanta papero. Ŝi vidis, ke la fratoj staras ĉirkaŭ ŝi brako sub brako, sed pli da loko, ol estis nepre necesa por ili kaj ŝi, ĉi ne estis. La maro frapadis sur la rokon kaj verŝiĝadis super ĝin kiel pluvego; la ĉielo lumis, kvazaŭ ĝi estus en flamoj, kaj la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo. Sed la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn, el kiuj ili ĉerpis konsolon kaj kuraĝon.

Kiam komencis tagiĝi, la aero estis pura kaj trankvila. Tuj kiam la suno leviĝis. la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto. La maro ankoraŭ alten leviĝadis, tiel ke, ŝvebante alte en la aero, lli havis la impreson, kvazaŭ la blanka ŝaŭmo sur la mallume verda maro estas milionoj da cignoj, kiuj balanciĝas sur la akvo.

Kiam la suno leviĝis pli alten, Elizo rimarkis antaŭ si duone naĝantan en la aero montoriĉan landon kun briletantaj glaciamasoj sur la rokoj,