Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj en la mezo de tiu lando etendiĝis vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia. En la profundo ondiĝadis palmaj arbaroj kaj belegaj floroj tiel grandaj kiel muelradoj, Ŝi demandis, ĉu tiu lando estas la celo de ilia vojaĝo, sed la cignoj balancis la kapon, ĉar tio, kion ŝi vidis, estis la belega, konstante ŝanĝiĝanta nuba palaco de la feino Fata-Morgana. Neniu homo povas tien eniri. Elizo rigardis ĝin senĉese. Subite la montoj, arbaroj kaj la palaco mem disfalegis, kaj anstataŭ ili aperis dudek majestaj preĝejoj, ĉiuj similaj unu al la alia, kun altaj turoj kaj pintarkaj fenestroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas la sonadon de orgeno; sed tio, kion ŝi aŭdis, estis nur la maro. Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj, kiam ili aliformiĝis en ŝiparon, kiu veturis sub ŝi. Ŝi ekrigardis atente, kaj tiam montriĝis, ke tio estas nur la mara nebulo, kiu ruliĝadis super la akvo. Jes, senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj. Sed jen ŝi ekvidis ankaŭ la efektivan landon, al kiu ili rapidis. Tie staris belegaj bluaj montoj kun cedraj arbaroj, urboj kaj palacoj. Longe antaŭ la sunsubiro ŝi sidis sur roko antaŭ granda kaverno, kiu estis ĉirkaŭkreskita de delikataj verdaj rampaj kreskaĵoj, kiuj aspektis kiel broditaj tapiŝoj.

"Nun ni rigardos, kion vi hodiaŭ nokte sonĝos ĉi tie!" diris la plej juna frato kaj montris al ŝi ŝian dormoĉambron.

"Ho se mi sonĝus, kiamaniere mi povas vin liberigi!" ŝi respondis. Tiu penso okupadis ŝin tiel vive, ŝi tiel plenkore petadis Dion pri helpo, eĉ dum la dormado ŝia spirito plue preĝadis, ke fine ekŝajnis al ŝi, ke ŝi flugas alte en la aeron al la nuba palaco de Fata-Morgano, kaj la feino eliris al ŝi renkonte, bela kaj brilanta. Kaj tamen ŝi similis al la maljuna virino; kiu en la arbaro donis al ŝi berojn kaj rakontis al ŝi pri la cignoj kun la oraj kronoj.

"Viaj fratoj povas esti liberigitaj!" ŝi diris; "sed ĉu vi havas kuraĝon kaj persiston? La maro estas pli mola ol viaj delikataj manoj kaj tamen ĝi aliformigas la malmolajn ŝtonojn, sed ĝi ne sentas la doloron, kiun viaj fingroj sentos, ĝi ne havas koron, ne suferas la timon kaj turmentojn, kiujn vi devos tratoleri. Ĉu vi vidas ĉi tiun urtikon, kiun mi tenas en mia mano? El la sama speco kreskas multe ĉirkaŭ la kaverno, en kiu vi dormas. Nur ili kaj ankaŭ tiuj, kiuj elkreskas el la tomboj de la tombejo, estas uzeblaj. Rimarku: ilin vi devas ŝirkolekti, kvankam ili brulvundos vin tiel, ke viaj manoj estos plenaj de vezikoj. Kiam vi batos la urtikon per viaj piedoj, vi ricevos linon, el kiu vi devas plekti dek unu maŝkirasojn kun longaj manikoj; ĵetu ilin sur la dek unu cignojn, tiam la sorĉo pasos. Sed memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu