Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iam vi dankos min pro tio!" Kaj li ekgalopis antaŭen inter la montoj, tenis ŝin antaŭ si sur la ĉevalo, kaj la ĉasistoj galopis post li.

Kiam la suno subiris, antaŭ ili kuŝis la belega reĝurbo kun siaj preĝejoj kaj kupoloj, kaj la reĝo enkondukis ŝin en la palacon, kie en la altaj marmoraj salonoj plaŭdis grandaj fontanoj, kie la muroj kaj plafonoj estis ornamitaj per pentraĵoj; sed ŝi tion ne rigardis, ŝi ploris kaj malĝojis. Kontraŭvole ŝi toleris, kiam la virinoj metis sur ŝin reĝajn vestojn, enplektis perlojn en ŝiajn harojn kaj surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn bruligitajn fingrojn.

Kiam ŝi staris en sia tuta ornamo, ŝi estis tiel ravante bela, ke la kortego ankoraŭ pli profunde kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la reĝo elektis ŝin, ke ŝi estu lia fianĉino, kvankam la ĉefepiskopo balancis la kapon kaj flustris, ke la bela arbara knabino certe estas sorĉistino, ke ŝi blindigis iliajn okulojn kaj trompis la koron de la reĝo.

Sed la reĝo ne aŭskultis tion, li ordonis, ke muziko ludu, ke oni surtabligu plej delikatajn manĝaĵojn, ke la plej ĉarmaj knabinoj dancu ĉirkaŭ ŝi, kaj oni kondukis ŝin tra bonodoraj ĝardenoj en plej luksajn salonojn. Sed eĉ unu rideto ne aperis sur ŝia buŝo kaj ne ekbrilis el ŝiaj okuloj; oni vidis en ili nur malĝojon, kiel ŝian porĉiaman heredaĵon kaj propraĵon. La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta. Ĝi estis ornamita per belegaj verdaj tapiŝoj kaj plene similis al la kaverno, en kiu la reĝo ŝin trovis. Sur la planko kuŝis la fasko da lino, kiun ŝi estis ŝpininta el la urtikoj, kaj sub la plafono pendis la maŝkiraso, kiu estis jam prete trikita. Ĉion ĉi tion kunprenis unu el la ĉasistoj kiel rimarkindaĵon.

"Ĉi tie vi povas revi, kvazaŭ vi estas en via antaŭa hejmo!" diris la reĝo. "Jen estas la laboraĵo, kiu tie vin okupadis. Nun, meze de via lukso, estos al vi interese pensi pri la pasinta tempo."

Kiam Elizo ekvidis tion, kio estis tiel kara por ŝia koro, rideto aperis sur ŝia buŝo kaj la sango revenis en ŝiajn vangojn; ŝi pensis pri la liberigo de siaj fratoj, kisis al la reĝo la manon; kaj li alpremis ŝin al sia koro, kaj li ordonis, ke per ĉiuj preĝejaj sonoriloj oni anoncu la edziĝofeston. La bela muta knabino el la arbaro fariĝis la reĝino de la lando.

Kvankam la ĉefepiskopo flustris malbonajn vortojn en la orelon al la reĝo, ili tamen ne penetris en lian koron; la edziĝo restis decidita, la ĉefepiskopo mem devis meti al ŝi la kronon sur la kapon, kaj en sia kolero li premis al ŝi la ringegon de la krono tiel forte al la frunto, ke tio faris al ŝi doloron. Sed pli premanta ringego ĉirkaŭis ŝian koron: la malĝojo pri siaj fratoj; en komparo kun tio la korpa sufero estis nenio.