Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝia buŝo estis muta, ĉar unu sola vorto mortigus ja ŝiajn fratojn, sed ŝiaj okuloj spegulis ŝian internan amon al la bona, bela reĝo, kiu faradis ĉion, por ŝin ĝojigi. Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. Ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al li, konfesi al li sian suferadon! Sed ŝi devis esti muta, ŝi devis mute plenumi sian laboron. Tial en la nokto ŝi sekrete foriĝadis de lia flanko, iradis en sian kaŝitan ĉambreton, kiu estis aranĝita kiel la kaverno, kaj ŝi trikis unu maŝkirason post la alia; sed kiam ŝi komencis la sepan, ŝi plu ne havis linon.

Kiel ŝi sciis, la urtikoj, la solaj, kiujn ŝi povas uzi, kreskas sur la tombejo, sed ŝi devis mem ilin deŝiri; kiamaniere nun tion fari?

"Ho, kion signifas la doloro de miaj fingroj en komparo kun la turmento, kiun suferas mia koro!" ŝi pensis. "Mi devas riski, Dio ne fortiros de mi sian manon!" Kun kora timo, kvazaŭ ŝi entreprenus malbonan aferon, ŝi en unu lunluma nokto ŝtelmaniere iris malsupren en la ĝardenon, kaj tra la longaj aleoj kaj dezertaj stratoj ŝi iris al la tombejo. Tie sur unu el la plej larĝaj tombaj ŝtonoj ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj. lli demetis de si siajn ĉifonaĵojn, kvazaŭ ili volus sin bani, kaj per siaj longaj, malgrasaj fingroj ili fosis en la freŝajn tombojn kaj elprenis la viandon de la mortintoj. Elizo devis iri tute proksime preter ili, kaj ili fiksis sur ŝi siajn malbonajn rigardojn, sed ŝi preĝis, kolektis la bruligantajn urtikojn kaj prenis ilin kun si al la palaco.

Nur unu sola homo ŝin vidis, la ĉefepiskopo; li ankoraŭ ne dormis, kiam la aliaj dormis. Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino; ŝi estis sorĉistino, kaj tial ŝi malsaĝigis la reĝon kaj la tutan popolon.

Ĉe la konfesprenado li rakontis al la reĝo, kion li vidis kaj kion li timas; kaj kiam lia lango parolis tiujn maljustajn vortojn, la skulptitaj sanktulbildoj balancis siajn kapojn, kvazaŭ ili volus diri: "Ne estas tiel, Elizo estas senkulpa!" Sed la ĉefepiskopo komentariis tion alie, li asertas, ke ili atestas kontraŭ ŝi, ke ili balancas la kapojn pri ŝiaj pekoj. Tiam du grandaj larmoj elfluis sur la vangojn de la reĝo, kaj kun dubo en la koro li iris hejmen. En la nokto li ŝajnigis, ke li dormas, sed trankvila dormo ne venis sur liajn okulojn; li rimarkis, kiel Elizo leviĝis, kiel ŝi tion ripetadis ĉiunokte, kaj ĉiufoje li senbrue sekvis ŝin kaj vidis, kiel ŝi malaperas en sia ĉambreto.

Kun ĉiu tago lia mieno fariĝadis pli malserena. Elizo tion bone vidis, sed ŝi ne komprenis la kaŭzon. Tia sintenado ŝin turmentis, kaj krom tio kiel multe ŝi suferis en sia koro pri siaj fratoj! Sur la reĝan veluron kaj purpuron fluadis malsupreu ŝiaj maldolĉaj larmoj; kiel brilantaj