diamantoj ili kuŝis sur tiuj ŝtofoj, kaj ĉiuj, kiuj vidis tiun riĉan belegaĵon, deziris esti reĝinoj. Dume ŝia laboro estis baldaŭ finiĝonta, nur unu maŝkiraso ankoraŭ mankis, sed ŝi nun ne havis plu linon kaj eĉ ne unu urtikon. Unu fojon, nur ĉi tiun lastan fojon, ŝi tial devis ankoraŭ iri al la tombejo kaj ŝirkolekti kelke da plenmanoj. Kun timego ŝi pensis pri tiu soleca vagado, kun timego ŝi pensis pri la teruraj sorĉistinoj, sed ŝia volo estis tiel same neŝancelebla, kiel ŝia fido je la Eternulo.
Elizo iris, sed la reĝo kaj la ĉefepiskopo ŝin sekvis kaj vidis, kiel ŝi eniris tra la pordo de la tombejo kaj malaperis. Kiam ili aliris al la tombejo, ili ekvidis sur la tomba ŝtono la sorĉistinojn, tiel same, kiel Elizo ilin vidis, kaj la reĝo sin deturnis, ĉar li supozis, ke inter ili troviĝas tiu, kies kapo ankoraŭ en ĉi tiu nokto ripozis ĉe lia brusto.
"La popolo ŝin kondamnu!" li diris, kaj la popolo ŝin kondamnis al forbruligo sur lignaro.
El la luksaj reĝaj salonoj oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon, en kiun la vento fajfadis tra la krada fenestro; anstataŭ la veluro kaj la silko oni donis al ŝi la faskon da urtikoj, kiun ŝi kolektis; sur ĝi ŝi povis kuŝigi sian kapon. La malmolaj brulpikantaj maŝkirasoj, kiujn ŝi estis trikinta, devis servi al ŝi anŝtataŭ kusenoj kaj litkovrilo, tamen tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi donaci. Ŝi denove komencis sian laboron kaj fervore preĝis al Dio. Ekstere antaŭ ŝiaj fenestroj la strataj buboj kantadis mokokantojn pri ŝi, kaj neniu ŝin konsolis per ia kora vorto.
Sed jen ĉirkaŭ la vespero tute antaŭ la krado mem ekbruis flugilo de cigno; tio estis la plej juna el la fratoj, kiu fine eltrovis la fratinon. Laŭte ŝi ekploris pro ĝojo, kvankam ŝi sciis, ke la venonta nokto eble estos la lasta, kiun ŝi vivos. Sed nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita kaj ŝiaj fratoj estis ĉi tie.
La ĉefepiskopo venis, por pasigi kun ŝi la lastan horon, tion li promesis al la reĝo; sed ŝi balancis la kapon kaj petis lin per la rigardo kaj la mieno, ke li denove foriru. En tiu nokto ŝi devis ja fini sian laboron, ĉar alie ĉio estus vana, vana estus ŝia doloro, ŝiaj larmoj, ŝiaj sendormaj noktoj. La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj, sed la kompatinda Elizo konsciis sian senkulpecon kaj laboris plue.
La malgrandaj musoj kuradis sur la planko, trenadis la urtikojn ĝis ŝiaj piedoj, por ankaŭ iom helpi, kaj la turdo sidiĝis ĉe la krado de la fenestro kaj kantis tiel gaje, kiel ŝi povis, por ke ŝi ne perdu la kuraĝon.
Komencis krepuski, post unu horo la suno estis leviĝonta; tiam la dek unu fratoj staris antaŭ la pordego de la palaco kaj postulis, ke oni konduku ilin al la reĝo. Sed oni respondis al ili, ke tio ne povas fariĝi, ĉar