estas ja nokto, la reĝo dormas kaj oni ne povas permesi al si veki lin. Ili petis, ili minacis, la gardistaro venis, eĉ la reĝo mem eliris el sia dormoĉambro kaj demandis, kion tio signifas; sed en tiu momento radiante leviĝis la suno, kaj oni plu vidis jam neniun fraton, sed super la palacon forflugis dek unu sovaĝaj cignoj.
El la urba pordego torente moviĝadis la tuta popolo, por vidi, kiel oni forbruligos la sorĉistinon. Mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis. Oni vestis ŝin per kitelo el maldelikata saktolo; ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo, ŝiaj vangoj estis kadavre palaj, ŝiaj lipoj malforte moviĝadis, dum ŝiaj fingroj plektadis la verdan linon. Eĉ sur sia vojo al la morto ŝi ne interrompis la komencitan laboron, la dek maŝkirasoj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, la dekunuan ŝi trikis; la popolamaso mokis ŝin.
"Rigardu la sorĉistinon, kiel ŝi murmuras al si mem; preĝolibron ŝi ne havas en la mano, ne, kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas. Disŝiru tion al ŝi en mil pecojn!"
Ĉiuj alpuŝiĝis al ŝi kaj volis tion disŝiri. Tiam alflugis dek blankaj cignoj, ili sidiĝis ĉirkaŭ ŝi sur la ĉaro kaj batis per siaj grandaj flugiloj. Tiam la popolamaso timigite retiriĝis flanken.
"Tio estas signo el la ĉielo! Ŝi certe estas senkulpa!" flustris multaj, sed eldiri tion laŭte ili ne kuraĝis.
Nun la juĝeja servisto prenis ŝin je la mano. Tiam ŝi rapide ĵetis sur la cignojn la dek unu maŝkirasojn, kaj subite montriĝis dek unu graciaj reĝidoj, sed la plej juna havis cignan flugilon anstataŭ unu el la brakoj, ĉar al lia maŝkiraso mankis unu maniko, kiun ŝi ankoraŭ ne finis.
"Nun estas al mi permesate paroli!" ŝi ekkriis, "mi estas senkulpa!"
Kaj la popolo, kiu vidis, kio okazis, kliniĝis antaŭ ŝi, kiel antaŭ sanktulino, sed ŝi mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro.
"Jes, senkulpa ŝi estas!" diris la plej aĝa frato kaj rakontis nun ĉion, kio okazis; kaj dum li parolis, disvastiĝis bonodoro kiel de milionoj da rozoj, ĉar ĉiu lignopeco de la lignaro eligis radikojn kaj branĉojn. Tie staris bonodora arbetaĵaro, alta kaj granda, kun ruĝaj rozoj; sed plej supre balanciĝadis floro blanka kaj luma, kiu brilis kiel stelo. Ĝin derompis la reĝo, metis ĝin sur la bruston de Elizo, kaj tiam ŝi vekiĝis kun paco kaj feliĉo en sia koro.
Ĉiuj preĝejaj sonoriloj eksonoris per si mem, kaj la birdoj alflugis en grandaj amasoj. Oni faris edziĝofestan procesion returne al la palaco, tian, kian ankoraŭ neniam vidis iu reĝo.