Estis iam reĝido; neniu havis tiom multajn kaj tiel belajn librojn, kiel li. Ĉion, kio okazis iam en ĉi tiu mondo, li povis en ili legi kaj vidi pentritan en plej belaj bildoj. Pri ĉiu popolo kaj pri ĉiu lando li povis ricevi informojn; nur pri tio, kie troviĝas la ĝardeno de la paradizo, en tiuj libroj ne estis eĉ unu vorto. Sed ĝuste pri tio li plej multe pensadis.
Kiam li estis ankoraŭ tre malgranda kaj estis komenconta sian lernadon, lia avino rakontis al li, ke ĉiu floro en la ĝardeno de la paradizo estas plej dolĉa kuko kaj ĝiaj stamenoj estas plej delikata vino; ke sur unu el tiuj kukoj troviĝas historio, sur alia geografio aŭ aritmetikaj tabeloj; ke oni bezonas nur manĝi la kukon, kaj tiam oni jam scias sian taskon, kaj ju pli oni manĝas, des pli da historio, geografio kaj tabeloj oni ricevas en sian kapon.
Tiam li tion kredis; sed kiam li elkreskis, pli lernis kaj fariĝis pli saĝa, li nature komprenis, ke la belegaĵoj de la gardeno de la paradizo devas havi tute alian karakteron.
"Ho, kial Eva deŝiris frukton de la arbo de sciado! Kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. Neniam la peko venus en la mondon!"
Tion li diris tiam, sed tion saman li diris ankoraŭ, kiam li havis la aĝon de deksep jaroj. Nur pri la ĝardeno de la paradizo li ĉiam meditadis kaj pensadis.
Unu tagon li iris en la arbaron; li iris sola, ĉar tio estis lia plej granda plezuro.
Estis jam vespera krepusko, nuboj kolektiĝis, fariĝis tiel forta pluvego, kvazaŭ la ĉielo estus unu sola kluzo, el kiu falegas la akvo. Estis tute malluma nokto. La reĝido glitfaladis sur la malseka herbo, falpuŝiĝadis sur la nudaj ŝtonoj, kiuj elstaradis el la rokeca tero. De ĉio fluis akvo, la kompatinda reĝido ne havis sur si eĉ unu sekan fadenon. Li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono, kie la akvo trasorbiĝadis el la alta musko. Li estis tiel laca, ke li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj. Subite li ekaŭdis strangan bruon kaj ekvidis antaŭ si grandan, hele prilumitan kavernon. Interne de ĝi flamis fajro tia, ke oni povus