Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rosti sur ĝi tutan bovon, kaj similan celon la fajro efektive havis. Plej bela cervo kun majesta kornaro troviĝis sur rostostango kaj malrapide estis turnata inter du dehakitaj abioj. Virino iom maljuna, alta kaj forta, kvazaŭ ŝi estus maskita viro, sidis ĉe la fajro kaj ĵetadis en ĝin unu lignopecon post la alia.

"Venu pli proksimen!" ŝi diris al li, "sidiĝu ĉe la fajro, por ke viaj vestoj sekiĝu."

"Ĉi tie estas ia malagrabla trablovo!" diris la reĝido kaj sidiĝis sur la planko.

"Tio fariĝos ankoraŭ pli malbona, kiam miaj filoj venos hejmen," respondis la virino, "Vi troviĝas en la kaverno de la ventoj, miaj filoj estas la kvar ventoj de la mondo. Ĉu vi povas tion kompreni?"

"Kie estas viaj filoj?" demandis la reĝido.

"Unu malsaĝulo povas pli multe demandi, ol dek saĝuloj povas respondi!" respondis la virino. "Miaj filoj estas memstaraj kaj ne demandas permeson; ili ludas pilkon kun la nuboj tie supre en la salono de la mondo." Kaj ŝi montris supren.

"Ha, tiel!" diris la reĝido. "Cetere vi turnas vin al mi iom maldelikate kaj ne parolas tiel milde, kiel la virinoj, kiujn mi ordinare vidas ĉirkaŭ mi!"

"Jes, tiuj havas nenion alian por fari! Sed mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn. Kaj tion mi povoscias, kvankam ili estas grandaj obstinuloj. Ĉu vi vidas la kvar sakojn, kiuj pendas tie sur la muro? Tiujn sakojn ili tiel same forte timas, kiel vi iam timis la vergon malantaŭ la spegulo. Kredu al mi, ke mi povoscias kvietigi ilin, kaj tiam ili devas eniri en la sakon; ni ne faras ceremoniojn. Tie ili sidas kaj mi ne ellasas ilin, por denove vagi, pli frue, ol kiam mi trovas tion bona. Sed jen venas unu el ili!"

Tio estis la norda vento, kiu eniris kun vera glacia malvarmo; grandaj hajleroj falis sur la plankon, kaj flokoj da neĝo flugadis ĉirkaŭ li. Liaj pantalonoj kaj jako estis el ursaj feloj; ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. Longaj pendoglacioj pendis sur lia barbo, kaj unu hajlero post la alia faladis malsupren de la kolumo de lia jako.

"Ne iru tuj al la fajro!" diris la reĝido, "ĉar vi povus facile ricevi frostodifektojn sur la vizaĝo kaj sur la manoj!"

"Frostodifektojn!" ekkriis la norda vento kaj laŭte ridis. "Frosto ĝuste estas mia plej granda plezuro! Cetere kia speco de mizeraĵo vi estas? Kiamaniere vi venis en la kavernon de la ventoj?"

"Li estas mia gasto," diris la maljuna virino, "kaj se tia klarigo vin ne kontentigas, vi povas iri en la sakon. Vi konas mian opinion!"