"Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?" demandis la reĝido.
"Jes, li estas Zefiro!" respondis la maljuna virino; "sed li ne estas plu tiel malgranda. En la antikvaj tempoj li estis beleta knabo, sed nun tio pasis!"
Li aspektis kiel sovaĝa viro kaj havis sur si kusenan ĉapelon, por ne difektiĝi. En la mano li portis bastonegon el mahagona ligno, elhakitan en la Amerikaj mahagonaj arbaroj. Pli modesta bastono ne kontentigus lin.
"De kie vi venas?" demandis la patrino.
"El la primitivaj arbaroj!" li diris; "kie la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon inter la arboj, kie la akvoserpento kuŝas en la malseka herbo kaj la ekzistado de homoj ŝajnas superflua!"
"Kion vi tie faris?"
"Mi observadis la profundan riveron, mi observadis, kiel ĝi ĵetas sin de la rokoj, fariĝas polvo kaj flugas ĝis la nuboj, por porti la ĉielarkon. Mi vidis sovaĝan bubalon, kiu naĝis sur la rivero, sed la fluo fortiris ĝin kun si; ĝi estis pelata kune kun amaso da sovaĝaj anasoj, kiuj ĉe la akvofalo leviĝis en la aeron, sed la bubalo falis malsupren. Kia plezuro tio estis! Kaj mi blovis tian ventegon, ke plej maljunegaj arboj elradikiĝis kaj disbatiĝis en lignetojn!"
"Kaj krom tio vi nenion alian faris?" demandis la maljunulino.
"Mi faris transkapiĝojn en la savanoj, mi karesis la sovaĝajn ĉevalojn, mi deskuis kokosojn. Jes, jes, mi povus rakonti multe da historioj, sed oni ne devas ĉion rakonti, kion oni scias. Tion vi ja scias, kara patrineto!" Kaj li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis. Li efektive estis sovaĝa knabego.
Poste venis la suda vento kun turbano kaj kun flugetanta beduena mantelo.
"Estas tre malvarme ĉi tie!" li diris kaj ĵetis lianon en la fajron. "Oni povas tuj vidi, ke la norda vento venis la unua!"
"Estas tiel varmege ĉi tie, ke oni povus rosti blankan urson!" respodis la norda vento.
"Vi mem estas blanka urso!" diris la suda vento.
"Ĉu vi volas esti enŝovitaj en la sakon?" demandis la maljunulino: "Sidiĝu tie sur la ŝtono kaj rakontu, kie vi estis."
"En Afriko, kara patrino!" li respondis. "Mi estis kun la Hotentotoj ĉe ĉasado kontraŭ leonoj en la lando de la Kafroj. Kia herbo tie kreskas sur la ebenaĵoj, verda kiel olivoj. Tie dancis la antilopo, kaj la struto vetkuris kun ĝi, mi tamen havas pli rapidajn krurojn. Mi venis en la dezerton al la flava sablo, kie aspektas kiel sur la fundo de la maro. Mi