renkontis karavanon; ili ĝuste en tiu momento estis buĉantaj sian lastan kamelon, por ricevi trinkakvon, sed ili ricevis nur malmulte. La suno bruligis de supre, kaj la sablo elspiris ardantan varmegon de malsupre. Tiam mi komencis ruladi min en la delikata libera sablo kaj turnoblovis ĝin alten en formo de grandaj kolonoj. Kia danco tio estis! Vi devus vidi, kiel timigite staris la dromedaro kaj la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon! Li ĵetis sin antaŭ mi vizaĝaltere kiel antaŭ Alaho, sia Dio. Nun ili estas enterigitaj, super ili ĉiuj staras piramido el sablo. Se mi iam ĝin forblovos, tiam la suno blankigos iliajn ostojn, tiam la vojaĝantoj povos vidi, ke tie jam ankaŭ pli frue estis homoj, - alie oni en la dezerto ne povus tion kredi."
"Sekve nur malbonaĵon vi faris!" diris la patrino. "Marŝu en la sakon!" Kaj antaŭ ol li tion rimarkis, ŝi kaptis la sudan venton ĉirkaŭ la korpo kaj enpuŝis en la sakon. Li ruladis sin sur la planko, sed ŝi sidiĝis sur li, kaj tiam li devis kuŝi trankvile.
"Vi havas efektive petolemajn knabojn!" diris la reĝido.
"Jes, certe!" ŝi respondis, "kaj mi havas la eblon kvietigi ilin. Jen venas la kvara!"
Tio estis la orienta vento, kiu aperis en Ĥinaj vestoj.
"Vi nun venas do tie?" diris la patrino; "mi pensis, ke vi estis en la ĝardeno de la paradizo!"
"Tien mi flugos nur morgaŭ!" diris la orienta vento. "Morgaŭ finiĝos ĝuste cent jaroj de la tago, kiam mi tie estis. Nun mi venas el Ĥinujo, kie mi dancis ĉirkaŭ la porcelana turo tiel, ke ĉiuj sonoriletoj tintis. Malsupre sur la strato la mandarenoj ricevis batojn, la bambuaj kanoj estis rompitaj sur iliaj ŝultroj, kaj tamen tio estis oficistoj de la unua ĝis la naŭa gradoj. Ili kriis: ‚Mi tre dankas, mia patra bonfaranto!’ Sed tion ili diris nur tial, ke ili devis, kaj mi sonoradis per la sonoriloj kaj kantis: tsing, tsang, tsu!"
"Vi petolis ĉe tio!" diris la maljunulino. "Estas bone, ke vi morgaŭ venos en la ĝardenon de la paradizo; tio faras nur bonan efikon sur via klereco. Trinku tiam diligente el la fonto de la saĝo kaj alportu ankaŭ al mi boteleton da akvo el tie."
"Mi tion faros!" diris la orienta vento. "Sed kial vi enmetis en la sakon mian fraton de la sudo? Ellasu lin! Li rakontu al mi pri la birdo fenikso; la reĝidino en la ĝardeno de la paradizo ĉiam volas aŭdi pri ĝi, ĉiufoje kiam mi post cent jaroj faras al ŝi mian viziton. Malfermu la sakon, tiam vi estos mia kara, dolĉa patrino kaj mi ankaŭ donacos al vi du plenajn poŝojn da teo, tute verda kaj freŝa, kiun mi mem ŝirkolektis sur la loko de ĝia kreskado."