kiel punktoj de kreto." Tio, kion li nomis verda tabulo, estis kampoj kaj herbejoj.
"Estis malĝentile, ke mi ne diris adiaŭ al via patrino kaj al viaj fratoj!" diris la reĝido.
"Se oni dormas, oni estas pardonata," diris la orienta vento, kaj ili ekflugis pluen ankoraŭ pli rapide. Oni povis tion aŭdi en la arbarpintoj de la arbaroj; kiam ili flugis super ĉi tiuj, ĉiuj branĉoj kaj folioj bruis; oni povis tion aŭdi sur la maro kaj sur la lagoj, ĉar kie ajn ili flugis, la ondoj leviĝadis pli alte kaj la grandaj ŝipoj profunde malleviĝadis en la akvon, kiel naĝantaj cignoj.
Kiam vespere fariĝis mallume, la grandaj urboj prezentis belegan vidaĵon. Jen tie, jen ĉi tie aporis lumoj malsupre. Tio faris tian impreson, kvazaŭ oni ekbruligis pecon da papero kaj vidas la multajn malgrandajn fajrerojn, kiuj rapide denove malaperas, kiel infanoj, kiuj rapidas el la lernejo. La reĝido plaŭdis per la manoj, sed la orienta vento petis lin, ke li tion ne faru kaj ke li prefere tenu sin fortike, ĉar alie li facile povus fali malsupren kaj pendhalti sur iu preĝeja pinto.
La aglo en la nigraj arbaroj flugis facile, sed la orienta vento flugis pli facile. La kozako sur sia malgranda ĉevalo galopis rapidege sur la ebenaĵo, sed pli rapidege galopis antaŭen la reĝido.
"Nun vi povas jam vidi la Himalajon!" diris la orienta vento, "ĝi estas la plej alta montaro en Azio, baldaŭ ni atingos la ĝardenon de la paradizo!" Ili direktis sin pli suden, kaj la aromo de spicoj kaj floroj baldaŭ leviĝis al ili. Figoj kaj granatoj kreskis sovaĝe, kaj la sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn. Ĉi tie ambaŭ malleviĝis kaj etendis sin sur la mola herbo, kie la floroj balancis la kapon al la vento, kvazaŭ ili volus diri: "Ni salutas vin je via reveno!"
"Ĉu ni estas nun en la ĝardeno de la paradizo?" demandis la reĝido.
"Ne, ankoraŭ ne!" respondis la orienta vento, "sed ni baldaŭ tien venos. Ĉu vi vidas tie la rokan muregon kaj la grandan kavernon, antaŭ kiu la vinberbranĉoj pendas malsupren kiel grandaj verdaj kurtenoj? Tie ni devas trairi. Envolvu vin en vian mantelon, ĉar kiel ajn varmege ĉi tie rostas la suno, unu paŝon plue estas glacie malvarme. La birdo, kiu flanke preterflugas, havas unu flugilon ekstere en la varma somero kaj la duan interne en la malvarma vintro."
"Tio do estas la vojo al la ĝardeno de la paradizo?" demandis reĝido.
Nun ili eniris en la kavernon. Hu, kiel glacie malvarme tie estis! Tamen tio ne longe daŭris. La orienta vento etendis siajn flugilojn, kaj ili lumis kiel brilanta fajro. Ha, kia kaverno tio estis! La grandaj ŝtonblokoj, de kiuj gutadis la akvo, pendis super ili en plej fantaziaj