Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

formoj: Jen la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj kaj piedoj, jen ĝi estis tiel alta kaj vasta, kiel en la libera aero. Aspektis kvazaŭ tombaj kapeloj kun mutaj orgentuboj kaj ŝtoniĝintaj standardoj.

"Sajnas al mi, ke al la ĝardeno de la paradizo ni iras per la vojo de la morto?" diris la reĝido, sed la orienta vento ne respondis eĉ unu vorton, sed nur montris antaŭen, kaj plej bela blua lumo radiis renkonte al ili. La ŝtonblokoj super ili ĉiam pli kaj pli dissolviĝis en nebulon, kiu fine fariĝis tiel klara kaj travidebla, kiel blanka nubo en la lumo de la luno. Nun ili troviĝis en plej ĉarma milda aero, tiel freŝa kiel sur la montoj, tiel aroma kiel ĉe la rozoj en la valo.

Tie fluis rivero tiel klara, kiel la aero mem, kaj la fiŝoj en ĝi brilis kiel arĝento kaj oro; purpurruĝaj angiloj, el kiuj ĉe ĉiu moviĝo ŝprucis bluaj fajreroj, ludis malsupre en la akvo, kaj la larĝaj folioj de la akva rozo havis la kolorojn de ĉielarko, la floro mem estis ruĝete brulanta flamo, kiun nutris la akvo tiel same, kiel lampo ricevas sian nutraĵon de la oleo. marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj, kondukis super la akvo al la insulo de feliĉo, kie floris la ĝardeno de la paradizo.

La orienta vento prenis la reĝidon sur siajn brakojn kaj transportis lin tien. Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infaneco, sed tiel mirinde bele, kiel nenia homa voĉo povas kanti.

Ĉu tio estis palmaj arboj aŭ gigantaj akvaj kreskaĵoj, kiuj tie kreskis? Tiel sukoriĉajn kaj grandajn arbojn la reĝido antaŭe neniam ankoraŭ vidis. En longaj girlandoj tie pendis plej mirindaj grimpokreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro nur sur la rando de malnovaj libroj de legendoj aŭ kiaj ofte estas traplektitaj en la ĉapitrokomencaj literoj. Tio estas plej strangaj miksaĵoj el birdoj, floroj kaj spiralaĵoj. En la herbo apude staris amaso da pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj. Jes, jes, estis efektive tiel! Sed kiam la reĝido ilin ektuŝis, li rimarkis, ke tio estis ne bestoj, sed kreskaĵoj. Tio estis grandaj lapoj, kiuj tie radiis kiel belega vosto de pavo. Leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj, kiuj odoris kiel la floraĵoj de olivarbo, kaj la leonoj kaj tigroj estis malsovaĝaj; la sovaĝa arbara kolombo, briletante kiel plej bela perlo, tuŝetadis per siaj flugiloj la kolharojn de la leonoj, kaj la ordinare tiel timema antilopo staris kaj balancadis la kapon, kvazaŭ ĝi ankaŭ volus kune ludi.

Jen venis la feino de la paradizo; ŝiaj vestoj radiis kiel la suno, kaj ŝia vizaĝo estis milda kiel la vizaĝo de pia patrino, kiam ŝi sentas sin tute feliĉa koncerne sian infanon. Ŝi estis juna kaj ĉarma, kaj plej belaj knabinoj, ĉiu kun lumanta stelo en la haroj, ŝin sekvis.