Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La orienta vento donis al ŝi la skribitan folion de la birdo fenikso, kaj ŝiaj okuloj lumis de ĝojo. Ŝi prenis la reĝidon je la mano kaj kondukis lin en sian palacon, kies muroj brilis kolore kiel plej bela folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno. La plafono mem estis granda radianta floro, kaj ju pli longe oni ĝin rigardis, des pli profunda ŝajnis ĝia kaliko. La reĝido aliris al la fenestro kaj ekrigardis tra unu el la fenestraj vitroj. Tiam li ekvidis la arbon de la sciado kun la serpento, kaj Adam kaj Eva staris tute apude. "Ĉu ili ne estas elpelitaj?" li demandis, kaj la feino ridetis kaj klarigis al li, ke la tempo tiamaniere stampis sur ĉiu fenestrovitro sian bildon. Sed la bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si vivon, la folioj de la arboj moviĝadis, la homoj venadis kaj foriradis kiel en bildo spegula. Li rigardis tra alia vitro kaj ekvidis tie la sonĝon de Jakob, en kiu la ŝtupetaro atingis ĝis la ĉielo kaj la anĝeloj kun grandaj flugiloj ŝvebadis supren kaj malsupren. Jes, ĉio, kio okazis en ĉi tiu mondo, vivis kaj moviĝadis sur la fenestraj vitroj, tiajn ravantajn pentraĵojn povis gravuri nur la tempo.

La feino ridetis kaj kondukis lin en grandan kaj altan salonon, kies muroj ŝajnis tralumantaj pentraĵoj, sur kiuj unu vizaĝo estis pli bela ol la alia. Milionoj da ĉielfeliĉuloj estis tie prezentitaj, ili ridetis kaj kantis tiel, ke ĉio kunfluis en unu melodion. La plej supraj estis tiel malgrandaj, ke ili aspektis pli malgrandaj ol la plej malgranda burĝono de rozo, kiu prezentiĝas nur kiel punkteto. Meze en la salono staris granda arbo kun malsuprenpendantaj luksaj branĉoj; oraj pomoj, grandaj kaj malgrandaj, pendis kiel oranĝoj inter la verdaj folioj. Tio estis la arbo de sciado, de kies fruktoj manĝis Adam kaj Eva. De ĉiu folio gutis lumanta ruĝa guto da roso. Aspektis, kvazaŭ la arbo ploras per sangaj larmoj.

"Ni eniru nun en la boaton!" diris la feino, "tie sur la ondanta akvo ni prenos iom da refreŝigaĵo. La boato balanciĝas, ĝi tamen ne moviĝas de sia loko, sed ĉiuj landoj de la mondo preterglitas antaŭ niaj okuloj." Tio estis mirinda vidaĵo, kiam la tuta bordo moviĝadis. Jen venis la altaj, neĝkovritaj Alpoj, kun nuboj kaj mallumaj abioj, la Alpa korno sonis profunde melankolie, kaj la paŝtisto gaje jodlis en la valo. Jen la bananarboj klinis super la boaton siajn longajn pendantajn branĉojn, karbonigraj cignoj naĝis sur la akvo kaj plej strangaj bestoj kaj floroj montriĝis sur la bordo. Tio estis Nova Holando, la kvina parto de la mondo, kiu preterglitis kun perspektivo de la bluaj montoj. Oni aŭdis la kantadon de la pastroj kaj vidis la dancadon de la sovaĝuloj ĉe sonado de tamburoj kaj de ostaj trumpetoj. La Piramidoj de Egiptujo, altaj ĝis la nuboj, renversitaj kolonoj kaj sfinksoj; duone enterigitaj en la sablo, rapide preterkuris. La norda brilo flamis super la glacimontoj de la