Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1923, Zamenhof, I.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la brilantan aspekton de plej belaj rozoj. La reĝido trinkis el la ŝaŭmanta vino, kiun prezentis al li la knabinoj, kaj li sentis tian feliĉon, kian li neniam antaŭe sentis. Li rimarkis, kiel la fundmuro de la salono malfermiĝis. La arbo de sciado radiis kun brilo, kiu kvazaŭblindigis liajn okulojn. La kantado, kiu sonis de tie, estis milda kaj ĉarma, kiel la voĉo de lia patrino, kaj li havis tian impreson, kvazaŭ ŝi kantas: "Mia infano, mia amata infano!"

Tiam la feino faris signon kaj vokis karese: "Sekvu min, sekvu min!". Kaj li ĵetegis sin post ŝi, forgesis sian promeson, forgesis ĝin jam en la unua vespero, kaj ŝi balancis la kapon kaj ridetis. La bonodoro, la aroma bonodoro ĉirkaŭe, fariĝis ĉiam pli forte, la harpoj sonis ĉiam pli ĉarme, kaj estis kvazaŭ en la salono, en kiu kreskis la arbo, milionoj da ridetantaj kapoj balanciĝas kaj kantas: "Ĉion oni devas scii, la homo estas la sinjoro de la tero!" De la folioj de la arbo de sciado faladis jam ne sangaj larmoj, tio estis, laŭ sia aspekto, ruĝaj briletantaj steloj. "Sekvu min, sekvu min!" sonis la tremantaj tonoj, kaj kun ĉiu paŝo la vangoj de la reĝido brulis pli varmege, lia sango pulsis pli forte. "Mi devas!" li diris, "tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! Kial ne sekvi la belon kaj ĝojon! Nur vidi ŝin mi volas, kiel ŝi dormas. Per tio ja nenio ankoraŭ estos perdita, se mi nur ne fortiriĝos kaj ne kisos ŝin, kaj tion mi ne faros, mi estas forta, mi havas fortan volon!"

La feino deĵetis sian radiantan veston, fleksis flanken la branĉojn, kaj unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.

"Mi ne pekis ankoraŭ," diris la reĝido, "kaj mi tion ankaŭ ne faros." Li tamen tiris flanken la branĉojn. Tie ŝi jam dormis, aminde ĉarma, kiel povas esti nur la feino en la ĝardeno de la paradizo. Ŝi ridetis en la dormo; li klinis sin super ŝin kaj vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj.

"Ĉu vi ploras pri mi?" li flustris. "Ne ploru, ĉarmega virino! Nur nun mi komprenas la feliĉon de la paradizo, ĝi trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn. Forton de Kerubo kaj vivon eternan mi sentas en mia tera korpo. Eterna nokto min kovru, sed unu minuto tia, kiel la nuna, estas sufiĉa riĉaĵo." Kaj li kisis la larmojn de ŝiaj okuloj, lia buŝo tuŝis ŝian.

Tiam ekkrakis frapo de tondro, tiel profunda, tiel terura, kian neniu iam aŭdis antaŭe, kaj ĉio falegis: la bela feino, la floranta paradizo falis en la teron, profunden, ĉiam pli profunden. La reĝido vidis, kiel ĉio malaperas en nigran nokton, kiel malgranda, malforte briletanta stelo ĝi radiis tre malproksime. Morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kiel mortinto.